Butterfly Soup
Butterfly Soup | |
---|---|
Disvolvo | Brianna Lei |
Distribuo | itch.io |
Scenaro | Brianna Lei |
Serio | Butterfly Soup |
Platformo | Microsoft Windows |
Licenco | senpaga programaro |
Ĝenro | Vidromano |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Lingvo | angla, ĉeĥa, ĉina, indonezia, japana, korea, persa, pola kaj portugala |
Regilo | komputila muso |
Butterfly Soup ([baterflai sup]; Esperantigite: Papilia Supo) estas videoromana videoludo farita de usonana sendependa evoluigisto Brianna Lei, ĝi aperiĝis la 16-an de septembro 2017 ĉe Itch.io.
Kadro kaj temoj
[redakti | redakti fonton]La rakonto komencas en 2008 kaj sekvas 4 junajn, kvirajn azia-usonanajn fraŭlinojn dum ili ĉeestas sian unuan jaron de mezlernejo. La rakonto fokusas sur la interrilato inter du el ili, Diya ([dija]) kaj Min-seo.[1] Ĝi traktas temojn kiel mistraktado de infanoj kaj homofobio, sed la tono estas ĝenerale optimisma.[2] Por la rakonto, kiu okazas en Fremont, Kalifornio, Lei prenis inspiron el la sia propra sperto kreskante en simila kvartalo inter multaj aliaj azia-usonanoj.[3] Kvankam la ludisto povas fari elektojn dum la ludo, neniu influas la rezulton de la rakonto.[1]
Evoluado
[redakti | redakti fonton]Lei estis inspirita de diversaj sportaj animeoj kiel Haikyu!! aŭ Free! - Iwatobi Swim Club. Pere de tio ŝi ekideis pri "basbala juria ludo". La ludo estis evoluita preter 2 kaj duonon jarojn per Ren'Py, dum la arto estis farita per Photoshop kaj la aŭdio per Audacity. La roluloj estis desegnitaj pro esti polusaj kontraŭoj de unu la alia do ili kreus interesajn scenarojn. La ludo unue estis celita esti multe pli granda, gamante la tuteco de la lernejan jaron, sed la longeco estis tranĉita duone pro la amplekso estis tro granda por plenumi.[3][4]
La ludo disponeblas en la angla, ĉeĥa, ĉina, indonezia, japana, korea, persa, pola kaj portugala.[5] Ĝi estas ludebla per Vindozo, MacOS kaj Linukso.[5] La ludo ankaŭ neoficiale disponeblas por Retumilo, Android kaj iOS.[6][7]
Sekvaĵo estis anoncita en septembro 2022.[8]
Ricevo
[redakti | redakti fonton]Butterfly Soup estis unu inter la plej popularaj videoromanoj de 2017.[3] Rock, Paper, Shotgun priskribis ĝin kiel " insta-hit kaj (...) Nuntempa klasikaĵo".[2] The Verge laŭdis la skribon de la ludo.[1] Ĝi estis nomita la "plej bona vidaromano" de 2017 de PC Gamer[9] kaj estis la temo de ekspozicio ĉe la Game Developers Conference.[2] Laptop Mag notis ĝin kiel "unu el la plej influaj titoloj ĉe itch.io" en junio 2022.[10]
Eksteraj ligoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Butterfly Soup is a game about queer Asian-American teens, love, and baseball. 21-a de januaro 2018 theverge.com (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Priceless Play - September 1st 2018. rockpapershotgun.com (angle)
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Alyse Stanley - Developer of indie hit Butterfly Soup talks sequel plans 28-a de februaro 2018 rockpapershotgun.com (angle)
- ↑ Joel Couture - Road to the IGF: Brianna Lei's Butterfly Soup 5-a de marto 2018 gamedeveloper.com (angle)
- ↑ 5,0 5,1 Oficiala retejo
- ↑ Butterfly Soup per retumilo ĉe Itch.io
- ↑ Butterfly Soup Arkivigite je 2022-10-05 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Apple Store
- ↑ Ty Galiz-Rowe (5-a de oktobro 2022). Butterfly Soup 2 gets release date (angle).
- ↑ PC GAMER. "Best Visual Novel 2017: Butterfly Soup", 29-a de decembro 2017. (angle)
- ↑ Rosy Hearts (25-a de junio 2022). Best indie games that aren’t on Steam (angle).