Cai Yingwen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cai Ing-ŭen)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
蔡英文
Tsai Ing-wen / Cai Yingwen
Prezidento de Respubliko Ĉinio
蔡英文官方元首肖像照.png
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1956 (1956-08-31) (64-jara)
en Taipei, Tajvano
Lingvoj tajvana norma ĉina lingvo • angla lingvoHokla lingvo [#]
Ŝtataneco Tajvano [#]
Alma mater Nacia Tajvana Universitato
Universitato Cornell
Londona Skolo de Ekonomiko
Partio Demokrata Progresiva Partio
Subskribo Cai Yingwen
Familio
Patro Tsai Chieh-sheng [#]
Gefratoj Tsai Ying-yang [#]
Profesio
Okupo politikistoadvokato • universitata profesoro [#]
Doktoreca konsilisto Michael J. Elliott [#]
Oficiala retejo https://english.president.gov.tw [#]
Prezidantino de Respubliko Ĉinio
Dum ekde 20-a de majo 2016 -
Vicprezidento Chen Chien-jen
Antaŭulo Ma Ying-jeou
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Tsai Ing-wen[1][2] (laŭ sistemo Wade-Giles latinliterigata; ĉine tradicie 蔡英文, simpligite 蔡英文; prononco [caj ing-ŭen]) aŭ CAI Yingwen[3] (laŭ la pinjina latinliterigo) naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1956 en la komunumo Fangŝan, distrikto Pingtung, Tajvano) estas la prezidanto de la Demokratia Progresema Partio (DPP) kaj elektita prezidanto de Tajvano. Post sia venko en la prezidanta baloto la 16-an de januaro 2016 ŝi oficiale transprenis la oficon en majo 2016 [4] kaj estas la unua virina ŝtatestro de tiu lando.[5]

La 11-an de januaro 2020 ŝi gajnis la prezidantan baloton kun pli ol 8,1 milionoj da voĉdonoj kaj plimulto en 57%, kio kaŭzis malkontenton de Pekino.

Ŝi estas por samseksa edzeco dirinte en Vizaĝlibro "Mi estas Tsai Ing-wen, kaj mi subtenas la egalecon de geedzeco".[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]