Carl Jacobi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Carl Jacobi

Carl Jacobi.jpg

Naskiĝo
en
Civitaneco Prusio
Kampo diferenciala geometrionombroteoriomatematikomekaniko
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Doktoreca konsilisto Enno Dirksen
Honorigo Pour le Mérite for Sciences and Arts • Grand prix des sciences mathématiques • Foreign Member of the Royal Society
Religio Kristanismo
v  d  r
Information icon.svg
Carl Jacobi
Carl Jacobi.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 10-an de decembro 1804 (1804-12-10)
en Potsdam
Morto 18-an de februaro 1851 (1851-02-18) (46-jara)
en Berlino
Kaŭzo de morto variolo
Tombo Berlino
Ŝtataneco Prusio
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Profesio matematikisto, universitata profesoro
Lingvoj germana lingvo
Familianoj
Infano Leonard Jacobi
Frat(in)o Moritz von Jacobi
v  d  r
Information icon.svg

Carl Gustav Jacob JACOBI (la 10-an de decembro 1804 en Potsdam - la 18-an de februaro 1851 en Berlino) estis germana matematikisto

Jacobi naskiĝis en juda familio, filo de bonhava bankisto. En 1825 li ricevis en la Humboldt-Universitato en Berlino la titolon de Doktoro. De 1829 ĝis 1842 li estis profesoro ĉe la Universitato de Königsberg.

Li enmiksiĝis en politikon dum la Revolucio de 1848 kaj sensukcese kandidatiĝis al la Parlamento en partio liberalisma, je malkontentigo de la reĝo, kiu lin subtenis.

Li mortis nur 47-jaraĝa pro variolo kaj lasis edzinon kaj sep infanojn.

Kontribuoj[redakti | redakti fonton]

En 1828, sen scii pri paralela laboro de Niels Henrik Abel, li kreis teorion pri elipsa funkcio. En 1839 li sukcese utiligis elipsajn koordinatojn por solvi diferencialajn ekvaciojn.

Jacobi enkondukis la funkciojn teta, kiel trigonometria serio, funkcioj, kiuj poste ludis gravan rolon en la studado de elipsaj funkcioj. Henri Poincaré utiligis ilin en posta esplorado. Elipsaj funkcioj kondukis Jacobi al diversaj teoremoj pri la reprezento de nombroj en la formo de kvadratoj.

Jakob studis certan klason de integraloj, kiuj, en honoro de Abel, li nomis la integran abelianon. Li ankaŭ studis la determinantojn kaj difinis iliajn diversajn proprecojn. Ĝi enkondukis klason de funkciaj determinantoj, kiuj poste nomiĝos Jakobiaj determinantoj (je ordo n, asociita kun aro de n-funkcioj kun n-argumentoj).

Jacobi okupiĝis ankaŭ pri la teorio de variada kalkulo, al kiu li faris gravajn kontribuojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1829 -- Fundamenta nova theoriae Functionum elipticorum
  • 1839 -- Canon mathematicus
  • 1843 -- Vorlesungen űber Dynamik.