Saltu al enhavo

Carmen Barradas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carmen Barradas
Persona informo
Naskonomo María del Carmen Pérez Giménez
Aliaj nomoj Carmen Barradas
Naskiĝo 18-an de marto 1888 (1888-03-18)
en Montevideo
Morto 12-an de majo 1963 (1963-05-12) (75-jaraĝa)
en Montevideo
Tombo Central Cemetery of Montevideo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hispana
Loĝloko Hispanio
Ŝtataneco Urugvajo
Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Carmen Barradas
Familio
Patro Antonio Pérez Barradas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Rafael Barradas (en) Traduki kaj Antonio de Ignacios (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
muzikinstruisto
pianisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Carmen Barradas

Maria del Carmen Perez Jimenez BARRADAS (la 18-an de marto 1888 – la 12-an de majo 1963) estis uruguajan pianisto, edukisto, komponisto kaj korala instruisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Carmen naskiĝis en Montevideo de humila familio. Ŝi prenis la familianomon de sia patrina avino por subskribi siajn komponaĵojn. Ene de la familio ĉiu el la tri fratoj evoluigis sian artan senton laŭ sia emo: Carmen per muziko, Rafael per pentrado, kaj Antonio per poezio [1].

Post akiri sian titolon kiel pianoinstruisto (1915) ĉe la Urugvaja Konservatorio, Carmen Barradas kaj la tuta familio vojaĝis al Hispanio al serĉado de novaj vojoj en la artoj. Carmen jam komponis kaj kunportis kelkajn verkojn, kiujn ŝi nomis “duonkudraĵojn” (Hilvanes) [2].

Intense vivante la kulturan periodon de la 1920-aj jaroj en Eŭropo, la fratoj esploris la sonan fonon de la ŝanĝanta urba moderneco rilate al la labora industria mondo. Laŭ atestoj, la fratoj kune ellaboris estetikajn konceptojn kiujn ili disvolvis en siaj propraj disciplinoj. Tiel Carmen kaj Rafael Barradas laborante proksime kune alvenis al kio ili nomis "vibrismon", tio estas la deziro kapti la momenton kaj esprimi samtempe la tempopason; serĉo proksima al la muzikaj fluoj, kiuj disvolviĝis komence de la 20-a jarcento, sed sen aliĝi al iu el ili.

Ene de la arta medio de Hispanio ili estis estimataj, kaj oni respektis ilin kiel membrojn de la renoviga procezo en la artoj. Rafael pentris kaj Carmen komponis kaj premieris kvar verkojn por piano kiuj estis tiam plinovigaj. Ĉi tiuj verkoj estas: “Fabrikado” (Fabricación), “Lignosegejo” (Aserradero), “Mekanika Ateliero” (Taller mecánico) kaj “Andaluzio, La knabino en la blanka mantilo”.

La tiamaj specialiĝintaj kritikistoj laŭdis la verkojn pro ĝia "sonvolumeno kaj la speco de tekstura konstruo. “… Ni neniam imagis tian grandan artiston, tiel riĉan je vibroj, kun grandaj okuloj por vidi la vivon kaj tiel volumena cerbo por kompreni ĝin” ( “El Diluvio”, Barcelono,1923).

… komponaĵoj de delikata kaj spirita impresionismo kaj "miniaturoj" malkaŝantaj la rafinitan guston de la amerika artisto…”  (“ABC” Madrido, 1923).

Ĉiu prezentita verko de Carmen Barradas elstaras pro sia unikeco. “Fabricación” (1922) estas la verko, kiu sintezas ŝian pensadon, ŝian kreivon kaj ŝian sentemon. La kreemo de la momento estis markita de aŭdaco, de la decido fari tonŝanĝojn kaj rompiĝojn en formoj. En ĝi ŝi uzas tonfaskojn kiel novan elementon en la sonklimato.

La produktado surprizis eŭropajn kritikistojn kaj ŝi ricevis konstantan aplaŭdon. La partituro estas skribita en ne-tradicia muzika notacio. Ĝi postulas totalan sendependecon de manoj flanke de la prezentisto, ĉar unu mano ludas la blankajn klavojn kaj la alian la nigrajn [3][4].

En la verkoj “Taller Mecánico” (1924) kaj “Aserradero” (1925), Carmen metis sonorilojn sur siajn pojnojn kaj ene de la kordado, por atingi specialajn efektojn. En “Andaluzio, La knabino kun la blanka mantilo” (1927) Carmen Barradas antaŭis sian tempon, ĉar en ĉi tiu verko la pedalo ne devas esti liberigita dum ĝia plenumado.

La pecoj indikas la serĉon de libereco de formoj, ili ne estas ligitaj al iu konata strukturo, sed prefere la verkoj montras apartan konstruon kiu transcendas la uzatan tiutempe.

Dek tri jarojn post ilia foresto Carmen Barradas kaj la tuta familio revenis al Montevideo (1928). Tie ŝi daŭrigis sian muzikan produktadon, alternante ĝin kun sia instrua agado. Ŝi ĉesis komponi en 1949, eble pro la indiferenteco kaj miskompreno de la arta kaj kultura medio de siaj samtempuloj [5].

El sia savita kompona korpuso, kiu ampleksas ĉirkaŭ cent kvindek verkojn, ŝi estas aŭtoro de avangardaj verkoj por piano, ĉambra orkestro, gitaroviolono kaj piano [6]. Carmen Barradas estis sendube vera avangardo, aŭtoro de granda originaleco en sia konstanta serĉado de riĉiĝo de la muzika lingvo.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 221 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Elektita verkaĵoj inkluzivas:

  • Fabricación, 1922
  • Andaluza
  • la niña de la mantilla blanca
  • Aserradero
  • Taller Mecánic,
  • En el molino y Procesión
  • Aurora en la enramada
  • Mar-Tragedia-Misterio
  • Estudios tonales

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SantosMelgarejo, Adriana, A forgotten art, archived from the original on 26 April 2014, https://web.archive.org/web/20140426232506/http://www3.elpais.com.uy/suplemento/cultural/Una-vanguardia-olvidada/cultural_682609_121221.html, retrieved 26 April 2014 
  2. Pedigo, Alan. (1995) International encyclopedia of violin-keyboard sonatas and composer.
  3. Lorenz, Ricardo. (1995) Scores and recordings at the Indiana University Latin American. Indiana University, Bloomington, Latin American Music Center.
  4. Bethell, Leslie. (1998) A cultural history of Latin America: literature, music.
  5. Sadie, Julie Anne. (1994) The Norton/Grove dictionary of women composers. W. W. Norton & Company. ISBN 9780393034875.
  6. SantosMelgarejo, Adriana, Carmen Barradas, la vanguardia olvidada, http://www.henciclopedia.org.uy/autores/Adriana%20Santos%20Melgarejo/Carmen%20Barradas.htm, retrieved 26 April 2014 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]