Cartigny
Cartigny | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ĝenevo |
Distrikto | (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo) |
Koordinatoj | 46° 10′ 30″ N 6° 1′ 12″ O / 46.17500 °N, 6.02000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 30″ N 6° 1′ 12″ O / 46.17500 °N, 6.02000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 837 |
Areo | 4,41 km² |
Alteco | 425 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1236 |
Komunumkodo | 6609 |
Cartigny estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.
Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 974 loĝantoj sur areo de 4,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 222 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Cartigny situas en la centro de la regiono Ĝeneva Ĉampanio ĉe la suda bordo de la rivero Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Cartigny kaj La Petite Grave.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Cartigny limas en nordokcidento al Russin, en nordoriento al Aire-la-Ville, en oriento al Bernex, en sudo al Laconnex, en sudokcidento al Avusy, kaj en okcidento al Avully.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Cartigny situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona ĉefvojo de Ĝenevo al Chancy pasas sude de la komunumo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la buso n-ro K de la transportreto de Ĝenevo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 5 km oriente en Onex.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Cartigny datiĝas el la jaro 1220 kiel Cartiniacum kaj Quartinie.[1]
Dum mezepoko Cartigny apartenis la la Grafoj de Ĝenevo. Tiuj koncedis siajn privilegiojn kiel monpando iom post iom al la paroĥaro Saint-Victor. La paroĥaro posedis sude de la rivero Rodano en Les Roches burgon, kiu menciiĝis jam en la jaro 1351 kiel Le Châtelard. La burgo estis konkerita en la jaro 1528 de la trupoj de la savoja duko Karolo la 3-a. Post la liberigo de Ĝenevo en la jaro 1536 fare de trupoj de Berno, la aŭtoritatoj de Cartigny rekonis esti subjektoj de Ĝenevo. Per la konstitucio de 1794 Cartigny fariĝis distrikto de la distriktaro Ĝenevo-Sudo. Per la franca leĝo de la 17-a de februaro 1800 Cartigny fariĝis komunumo. En la jaro 1816 Cartigny kun Kantono Ĝenevo estis integrita al Svislando.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|