Cesvaine
Cesvaine | ||
Urbo | ||
Cesvaine grandbieno
| ||
|
||
Oficiala nomo: Cesvaine | ||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Distrikto | Madona | |
Historia regiono | Vidzeme | |
Rivero | Sula | |
Koordinatoj | 56° 57′ 58″ N 26° 18′ 18″ O / 56.96611 °N, 26.30500 °O (mapo) | |
Areo | 5,1 km² (510 ha) | |
Loĝantaro | 1 239 (29.01.2021) | |
Denseco | 242,94 loĝ./km² | |
Urborajtoj | 1991 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | LV-4871 | |
| ||
![]() | ||
Retpaĝo: cesvaine.lv | ||
Cesvaine estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la oriento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Madona kaj situas en norda parto de la distrikto, sur la bordoj de rivereto Sula. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 16 km de Madona kaj 178 km de Rigo.[1]
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝis la komenco de la 13-a jarcento, la kasteltumulo Cesvaine estis parto de la Lettia distrikto sub regno de latgala ŝtato Jersika.
Post la Livonia konkero de la krucistoj en la 13-a jarcento, la regiono venis sub la kontrolon de la Ĉefepiskopejo de Rigo. En 1209, setlejo (latine urbs Zcessowe)[2] unue estis menciita en la loko de la nuna urbo de Cesvaine.
En la periodo de 1390 ĝis 1420, la Cesvaine ŝtonkastelo de la Ĉefepiskopejo de Rigo estis konstruita en la loko de la ligna kastelo de latgaloj, kaj urbeto estis establita proksime de tiu. Ĉe la fino de la 16-a jarcento, en Cesvaine ekzistis 80 domoj. Dum la Livonia Milito en 1577, la defendantoj de la kastelo rifuzis kapitulaci, tiel ke la invadantoj ordonis detrui la urbeton kaj la kastelon kaj mortigi ĝiajn defendantojn.
Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava, poste sub rekta pola, ekde 1629 sveda regado. En 1656, dum la Dua Nordia Milito, la urbo kaj la kastelo estis tute detruitaj denove fare de rusa armeo. Cesvaine estis aneksita al la Rusia Imperio en 1721.
La setlejo komencis formiĝi denove en la dua duono de la 19-a jarcento ĉirkaŭ la grandbieno kaj la fervoja stacidomo. En 1873-1879 la lutera preĝejo estis enkonstruita.
En 1918 la setlejo estis inkludita en la Respubliko de Latvio. Fakte, la potenco de Latvio estis establita ĉi tie en 1919.
En 1944, la vilaĝo denove estis detruita en la bataloj de Dua Mondmilito.
En 1950 al Cesvaine estis koncedita la statuso de laborista vilaĝo (poste - urbvilaĝo).[3] En 1991, al Cesvaine estis koncedita urborajtoj.
Geografio[redakti | redakti fonton]
La urbo situas en orienta parto de Vidzeme altebenaĵo (latve Vidzemes augstiene), proksime al ĝia transiro en la Orienta Latvia malaltebenaĵo.[4]
Averaĝa temperaturo estas -7°C - -7,5°C en januaro kaj +16,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 800 mm jare.[4]
Transporto[redakti | redakti fonton]
La aŭtovojo P37 (Pļaviņas-Gulbene) kaj la fervoja linio Pļaviņas-Gulbene pasas tra la urbo. Lokaj vojoj estas P38 (Cesvaine-Velēna), V863 (Cesvaine-Aizkuja), V854 (Cesvaine-Graši-Liezere), V856 (Cesvaine-Bērzaune) kaj V840 (Cesvaine-Liede).
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Laŭ la stato de la jaro 2022 en la urbo vivis 1 219 personoj sur areo de 5,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 239 loĝantoj/km².
Ŝanĝo de loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Jaro | Homoj[3][5] |
---|---|
1939 | 1400 |
1965 | 2800 |
2000 | 1833 |
2021 | 1231 |
Etna strukturo[redakti | redakti fonton]
Jaro | Homoj kune |
Latvoj | Rusoj | Belarusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[5] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 1833 | 1654 (90%) | 125 (7%) | 28 (2%) | 7 (0%) | 4 (0%) | 3 (0%) | 12 (1%) |
2021 | 1231 | 1117 (91%) | 70 (6%) | 11 (1%) | 5 (0%) | 5 (0%) | 5 (0%) | 18 (1%) |
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Grandbieno kun parko.
- Kasteltumulo.
- Lutera preĝejo.
Bildoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Toponavi.com. Distancoj.
- ↑ Vostlit.ru CHRONICON LIVONIAE, noto 37 (ruse)
- ↑ 3,0 3,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 300.
- ↑ 4,0 4,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ 5,0 5,1 stat.gov.lv
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Cesvaine en Vikimedia Komunejo