Charles-Louis Largeteau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles-Louis Largeteau
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1791 (1791-07-23)
en Mouilleron-en-Pareds
Morto 11-an de septembro 1857 (1857-09-11) (66-jaraĝa)
en Pouzauges
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Franca Politeknika Lernejo
Okupo
Okupo astronomofizikisto
vdr

Charles-Louis Largeteau [ŝarl lŭi larĵeto'] (naskita la 23-an de julio[1] 1791 en Mouilleron-en-Pareds, Vendeo; mortinta la 11-an de septembro 1857 en Pouzauges, Vendeo) estis franca astronomo, geodeziisto, membro de la Akademio de sciencoj, membro de la Buroo pri longitudoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Charles-Louis Largeteau naskiĝis el malriĉa familio. Lia patro mortis en la batalo de Le Mans en 1793, dum la Vendea milito [2]. Akceptita ĉe geonkloj en Fontenay-le-Comte, li tiel brile studis en la tiea gimnazio, kaj poste en la liceo de Poitiers, ke li povis eniri la Politeknikan Lernejon en Parizo (promocio de 1811, kun la numero 19 el 180). Poste, kiel sub-leŭtenanto en la reĝa korpuso de la inĝenieroj geografoj, li eniris en la Buroo pri longitudoj [3] kie li fariĝis biblioteka sekretario en 1829 kaj astronomo asistanto en 1831. Li estis lernanto de François Arago pri geodezio. En 1825, la franca registaro nomumis lin kiel membron de angla-franca komisiono taskita por kontroli la diferencon de longitudo inter Parizo kaj Greenwich. Li partoprenis en la laboroj por nova kartografio de Francio. En 1834, li publikigis noton pri la kalkulo de la distanco de la Luno al la steloj. Li aperigis multajn artikolojn kaj tabelojn en la revuo "La connaissance des temps" (La konoj pri la tempoj), kies redaktoro li estis. La 10an de julio kaj la 30an de oktobro 1843, en la Akademio de sciencoj, li prezentis gravan laboron pri lunaj tabeloj, kiujn alte taksis la sciencistoj. Lia ĉefa laboro konsistis en la determino de la longeco de la meridiano. Largeteau kreis ankaŭ tabelon por la kalkulo de ekvinoksoj kaj solsticoj. Li estis akceptita kiel libera membro de la Akademio de sciencoj la 13an de decembro 1847 kaj estis nomumita oficiro de la Honora Legio.

Dokumento de la 11a de septembro 1813 de la Politeknika Imperia Lernejo jene priskribis lin fizike : “Haroj kaj brovoj kaŝtanbrunaj, frunto malkovrita, eta nazo, grizbluaj okuloj, buŝo mezgranda, mentono ronda, vizaĝo ovala, staturo de unu metro sepdek, kun variolmarkoj“.

Modesta scienculo, bonkora, li estis patro de filino, kies familia nomo fariĝis, post geedziĝo, Naud. Li mortis 66-jara en Pouzauges, Vendeo, la 11-an de septembro 1857. Lia naskiĝdomo, ne vizitebla, troviĝas ĉe la angulo de la placo de la preĝejo (place de l'église)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Verŝajne erara, la retejo de la Akademio de sciencoj indikas la 22-an de julio.
  2. Milito okazinta de 1793 ĝis 1793 dum la Franca Revolucio inter rojalistaj kaj katolikaj vendeanoj (la “blankuloj") kaj la sekularaj respublikanoj (la “bluuloj“).
  3. La Buroo pri longitudoj estas franca akademio konsistanta el 13 membroj kaj 32 korespondantoj (astronomoj, geofizikistoj kaj fizikistoj) laborantaj en siaj propraj laboratorioj, kiuj garantias kaj difinas la publikservajn misiojn konfiditajn al la instituto pri ĉiela mekaniko pri kalkulo de efemeridoj (france Oficiala retejo Arkivigite je 2009-08-31 per la retarkivo Wayback Machine. La Buroo pri longitudoj estis fondita fare de la Abato Grégoire la 25an de junio 1795. france Oficiala retejo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La bazaj informoj de tiu artikolo fontas el :

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.