Christian Lavarenne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Lavarenne
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1956 (1956-04-14) (67-jaraĝa)
Lingvoj francaEsperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Christian LAVARENNE (naskiĝis la 14-an de aprilo 1956) estas franca esperantisto vivanta en la municipo Saint-Pierre-Chérignat de la departemento Creuse. Li estis kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro, specife pri budhismo; en 2006-2007 plurajn monatojn estis esploranto en la Biblioteko Hector Hodler en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, kaj doktoriĝis en historio pri la Interna ideo ĉe Université Paris 13 - Sorbonne Paris Cité (2012, 1668 p., sub gvidado de Prof. Jean-Claude Lescure, kaj kun Renato Corsetti inter la ĵurianoj); kontribuis poezion al pluraj libraj eldonaĵoj, ekzemple la antologio En nacia vesto, kaj verkis plurajn libretojn (plej ofte E-tradukojn). Krome li aktoris en la esperantlingva filmo La Tukoj, realigita sub gvido de Arno Lagrange en 2002. Komitatano de Espéranto-France (2000-2001, 2004-2010 kaj 2011-2017), precipe li tamen agas kiel kontaktulo de la fakaj Esperanto-asocioj ASISTI (Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj), kies revuon Asistilo li redaktis (26 n-roj, 1988-2001, antaŭ ol fariĝi kunordiganto de la redakcio de la nacia magazino Le monde de l'espéranto, 2001-2003) kaj Hejmoj de Internacia Kulturo (HIK), kies ne regulan bultenon Hejmoj li redaktas (de n-ro 5, 1994, ĝis n-ro 22 printempo 2018). Kontribuis al En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]