Christian Silvain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Silvain
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1950 (1950-03-06) (74-jaraĝa)
en Eupen
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo pentristo • instalada artisto
TTT
Retejo http://www.silvain.be
vdr

Christian Gohimont (pseŭdonimo: Christian Silvain; naskiĝis la 6-an de marto 1950 en Eupen) estas belga pentristo kaj grafikisto, plej konata ĉefe pro procezo kiun li en 2023 gajnis en Ĉinio kontraŭ ĉina pentristo kiu plagiatis lin[1][2][3][4].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Silvain travivis malfacilajn infanajn jarojn, ĉar liaj gepatroj konstante batalis kaj neglektis sian filon. En la aĝo de tri, li estis akceptita de du onklinoj en Eupen, kiuj prizorgis butikon. Du jarojn poste liaj gepatroj disiĝis kaj Silvain restis ĉe siaj onklinoj. La domo estis ornamita interne kun multaj bildoj kaj la junulo interesiĝis pri kopiado de tiuj bildoj. Kiam li frekventis lernejon en Spa, lia talento estis malkovrita kaj alkuraĝigita de la instruistoj.

Inter 1964 kaj 1966 ambaŭ liaj onklinoj mortis kaj Silvain tute rompis kun sia familio. Senmone, li iris al Bruselo kaj unue trovis provizoran laboron ĉe la reĝa teatrejo De Munt-La Monnaie, kie li renkontis kaj amikiĝis kun Maurice Béjart kaj Jacques Brel . Tamen, lia ĉefa intereso daŭre estis pentrado kaj post konatiĝo kun la verkaro de la belga superrealisto pentristo Paul Delvaux, Silvain komencis aŭtodidakte akiris la teknikojn de pentraĵo. Same kiel lia amiko Delvaux, li preferis la stilon superrealisman, sed ankaŭ provis alproprigi la gotikan kaj renesancan stilojn. Ekde 1970 li ekspoziciis siajn verkojn en Belgio, Francio, Germanio kaj aliaj landoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

En la fruaj 1980-aj jaroj, Silvain transiris al la tekniko de fotorealismo kaj kreis multajn fasadajn pentraĵojn en la stilo trompe-l'oeil kaj grafitio. Proksimume dek jarojn poste li komencis pentri grandajn kanvasojn en la stilo poparto, kiujn li dividis en kvadratojn kaj en kiuj li prezentis scenojn de infanaĝo kaj libereco, parte antifraze, parte malantaŭ kradoj similaj al simbola birdo-kaĝo.

'Kelkaj belaj tagoj'.

Tekst-arto[redakti | redakti fonton]

Liaj verkoj estas plenaj de malsimilaj objektoj, rompitaj ludiloj aŭ vortfragmentoj kiel "een paar mooie dagen" (Kelkaj belaj tagoj). En la komenco li ofte uzis fortajn bluajn nuancojn por siaj figuroj, kiujn li aplikis en siaj pli postaj verkoj en ruĝa aŭ blanka koloroj sur malhela fono.

En 1992, Silvain starigis fondumon en sia naskiĝurbo por la la kreado de muzeo en Eupen kaj por subteni sian verkaron. Lige kun tiu fondumo, daŭra ekspozicio estis instalita en la kastelo Berg Stockem (Eupen) inter 2009 kaj 2013.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Adrian Darmon, Autour de l'art juif. Peintres, sculpteurs et photographes, Carnot, 2003, p. 288.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (zh) Li Yang, The sorry tale of a 'deeply influenced' Chinese artist, la 9-an de marto 2019
  2. (en) Blake Brittain, Artist Settles Imitation Claims With Christie’s, Sotheby’s, Bloomberg, la 28-an de Julio 2020
  3. (en) Chinese painter Ye Yongqing found guilty of plagiarism: Belgian painter Christian Silvain wins lawsuit, la 1-an de septembro 2023
  4. (en) Dylan Carter, Belgian painter wins plagiarism case in China, The Brussels Times, la 1-an de Septembro 2023

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]