Cinamo-rozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
maja rozo, cinamo-rozo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rozales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rozo ’’ Rosa
Specio: R. pendulina
Rosa majalis
HERRM.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Cinamo-rozo , maja rozo aŭ latine Rosa majalis estas vario de la plantspecio el la genro rozo (Rosa) ene de la familio de la Rozacoj (Rosaceae). Ĝi nature kreskas en la montaroj de Mezeŭropo, Suda kaj Sudorienta Eŭropo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Rosa majalis formas densan arbuston, kies kreskoalto estas ĉ. 1,5 metroj. La planto floras en modera klimato tre frue – ofte jam en majo. La duseksaj kaj ĉe la sovaĝaj formoj simplaj floroj estas radisimetriaj kun duobla involukro kaj havas diametron de 5 centimetroj. La relative malgrandaj rondaj rozfruktoj estas en matura stato cinamecaj kaj riĉaj je vitamino C.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ĝi formas per stolonoj novajn arbustojn. La cinamo-rozo estas lumo- kaj ombro-planto..

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Rosa majalis devenas de montaraj regionoj en Mez- kaj Orienteŭropo, Skandinavio kaj Siberio. En Mezeŭropo la planto apenaŭ troviĝis en malaltaĵoj kaj en la Mezmontaroj norde de la Svaba-Frankonia Juraso, en la Antaŭalpoj, en Svislando kaj en Aŭstralio ĝi troviĝas malofte.[1][2]

Ĝu kreskas sur rokaj deklivoj, sur gravelobenkoj kaj apudriveraj ejoj kaj arbaroj, malofte en sekaj veprejoj. Ĝi plej bone kreskas sur somervarmaj, freŝaj, humidaj, sed ankaŭ ŝtonozaj, gravelaj loma- kaj argila-grundoj.[1][2] La planto ankaŭ firmigas la apudriverajn deklivojn de la alpaj riveroj.[1][2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de Rosa majalis faris Johann Herrmann. Sinonimo de Rosa majalis HERRM. estas Rosa cinnamomea.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

La cinamo-rozo estas kultivata ekde 1600 en eŭropaj ĝardenoj. La formo Rosa majalis 'Plena' kun plenaj floroj estas pli ofte kultivataj en ĝardeno ol la sovaĝa formo. La sovaĝrozo estas vintrorezista. Ĝi taŭgas sur humidaj kreskejo, ĉe arborandoj kaj en heĝoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Oskar Sebald, Siegmund Seybold, Georg Philippi (Hrsg.): Die Farn- und Blütenpflanzen Baden-Württembergs. Band 3: Spezieller Teil (Spermatophyta, Unterklasse Rosidae): Droseraceae bis Fabaceae. Eugen Ulmer, Stuttgart 1992, ISBN 3-8001-3314-8.
  2. 2,0 2,1 2,2 Dietmar Aichele, Heinz-Werner Schwegler: Die Blütenpflanzen Mitteleuropas. Band 2: Eibengewächse bis Schmetterlingsblütengewächse. Franckh-Kosmos, Stuttgart 1994, ISBN 3-440-06192-2.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Charles & Brigid Quest-Ritson: Rosen: die große Enzyklopädie / The Royal Horticultural Society; Übersetzung durch Susanne Bonn; Redaktion: Agnes Pahler; S. 218, Dorling Kindersley, Starnberg 2004, ISBN 3-8310-0590-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]