Claudia Roden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claudia Roden
Persona informo
Naskiĝo 1936
en Kairo
Lingvoj angla vd
Loĝloko Hampstead Garden Suburb vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Lernejo de Arto Sankta Martino vd
Profesio
Okupo verkisto • antropologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Claudia RODEN (hebree:קלאודיה רודן, angle: Claudia Roden, naskita kiel Douek, naskiĝis en 1936 en Kairo, Egiptio) estas internacia kultura antropologo, historiisto kaj esploristo pri mezorienta kaj juda kuirartoj, vivanta en Britio, sed konsideras sin franca, kvankam naskita en Egiptio el gepatroj de mizraĥaj kaj sefardaj judoj [1][2]. Kiel verkisto ŝi verkis ĉefe librojn pri hispana, itala, juda sed ŝi ĉefe estas pioniro pri mezorienta kuirarto en tempo kiam la mezorienta kuirarto ankoraŭ estis tute ne konata. La mezorienta kuirarto estas sana kuirarto kun multaj legomoj kaj oliv-oleo.

Ŝi komencis kolekti receptojn pro deziro konservi perditan heredaĵon, kaj daŭre skribis pri manĝaĵo kun speciala intereso en la historia, socia kaj kultura fono de kuirado[3], ĉar manĝajoj kreas toleremon por aliaj kulturoj.

Inter ŝiaj plej konata libroj troviĝas:

  • A Book of Middle Eastern Food (Libro de Mezorienta Manĝaĵo)
  • The New Book of Middle Eastern Food (Nova Libro de Mezorienta Manĝaĵo)
  • Arabesque—Sumptuous Food from Morocco,Turkey and Lebanon (Arabesko - Abunda manĝaĵo el Maroko, Turkio kaj Libano)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Claudia Roden naskiĝis en 1936 en Kairo, Egiptio en siria-juda familio[4]. Claudia sekvis siajn fratojn kiuj studis en Parizo. Fininte siajn studojn en Parizo, ŝi transloĝiĝis en 1954 al Londono por studi arton ĉe la Central Saint Martins College of Art and Design[4]. Post la Sueza krizo de 1956, kiam Naser ordonis la judojn forlasi Egiption, ŝiaj gepatroj sekvis ŝin al Londono.

Samjare (1956) Claudia komencis kolekti receptojn de judaj rifuĝintoj survoje al gastlando. Por konservi la kulturon, kiun ŝi postlasis, ŝi komencis studi kuiradon[5]. Ŝi verkis multajn librojn pri mezorienta kaj juda kuirarto. Ŝiaj verkoj priskribas la historion de la manĝaĵo, kiel ekzemple kiel malsamaj manĝaĵoj estis kreitaj kaj pluevoluis dum postaj generacioj aldone al receptoj por prepari ilin.

Ŝi funkciis kiel gastiganto de kuirarta programo de la BBC (Claudia Roden’s Mediterranean Cookery) kaj estis kuirarta ĵurnalistino por The Daily Telegraph kaj The Sunday Times.

Roden estas unu el la subtenantoj de la brita karitato The Food Chain por la lukto kontraŭ aidoso[6].

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Ŝi ricevis plurajn premiojn interalie ses premiojn Glenfiddich kaj eksterlandajn premiojn kiel la premion Orio Vergani kaj la premion Maria Luigia (Italio), la premion Versailles (Francio) kaj en 1999 la premion Princo Claus de la Fonduso Prins Claus, internacia kultura organizaĵo kun sidejo en Amsterdamo (Nederlando).

En 1997 ŝi ricevis la premiojn de la Fondumo James Beard (ankaŭ listigita en ĝia Cookbook Hall of Fame) kaj la National Jewish Book Award[5][7] por la libro The Book of Jewish Food.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

En 1968 ŝi publikigis sian unuan libron, A Book of Middle Eastern Food (Libro de mezorienta manĝaĵo). Por la libro The Book of Jewish Food (La libro pri juda manĝaĵo) al kiu ŝi laboris dum 16 jaroj.

  • 1968: A Book of Middle Eastern Food, ISBN 978-0-394-71948-1 (reprint)
  • 1970: A New Book of Middle Eastern Food, ISBN 978-0-14-046588-4 (reprint)
  • 1981: Picnic: The Complete Guide to Outdoor Food, ISBN 978-0-14-046920-2 (reprint)
  • 1981: Coffee, ISBN 978-1-85793-341-3
  • 1986: Middle Eastern Cooking, ISBN 0-7445-0653-0
  • 1987: Mediterranean Cookery, ISBN 978-0-14-027278-9 (reprint)
  • 1990: The Food of Italy, ISBN 978-0-09-927325-7 (reprint)
  • 1992: Claudia Roden's Invitation to Mediterranean Cooking: 150 Vegetarian and Seafood Recipes, ISBN 978-0-330-39169-6 (reprint)
  • 1995: Everything Tastes Better Outdoors, ISBN 0-517-12234-0 (reprint)
  • 1996: The Book of Jewish Food: An Odyssey from Samarkand and Vilna to the Present Day, ISBN 978-0-14-046609-6 (reprint)
  • 1999: Coffee: A Connoisseur's Companion, ISBN 978-1-86205-283-3
  • 1999: Tamarind and Saffron: Favourite Recipes from the Middle East, ISBN 978-0-14-046694-2 (reprint)
  • 2000: The New Book of Middle Eastern Food, ISBN 0-375-40506-2
  • 2001: Picnics: And Other Outdoor Feasts, ISBN 978-1-904943-17-4 (reprint)
  • 2003: Claudia Roden's Foolproof Mediterranean Cooking, ISBN 978-0-563-53496-9
  • 2003: Foreword to Traditional Moroccan Cooking by Madame Guinaudeau, ISBN 1-897959-43-5 (reprint)
  • 2004: The Arab-Israeli Cookbook: The Recipes, with Robin Soans, ISBN 978-0-9515877-5-1
  • 2005: Arabesque - Sumptuous Food from Morocco, Turkey and Lebanon, ISBN 978-0-7181-4581-1
  • 2006: Arabesque: A Taste of Morocco, Turkey, and Lebanon, ISBN 978-0-307-26498-5
  • 2007: Simple Mediterranean Cookery, ISBN 978-0-563-49327-3
  • 2011: The Food of Spain, ISBN 978-0-06-196962-1
  • 2021: Claudia Roden’s Mediterranean, ISBN 978-1-9848-5974-7

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "Claudia Roden, Jewish Women's Archive". Jwa.org, la 20-an de marto 2009
  2. (en) Clark, Melissa, "Traveling the World for Recipes, but Always Looking for Home". The New York Times. la 1-an de novembro 2021.
  3. (en) "YaleNews | Renowned Food Writer Claudia Roden To Serve Up Lecture at Yale", News.yale.edu, la 12-an de oktobro 2010.
  4. 4,0 4,1 (en) Pownall, Elfred, "Claudia Roden: an interview with the champion of Middle Eastern food", la 13-an de julio 2014.
  5. 5,0 5,1 (en) Biografio, Jewish Women Archive
  6. (en) "Our patrons Arkivigite je 2012-04-09 per la retarkivo Wayback Machine". The Food Chain, la 22-an de februaro 1999.
  7. (en) "Past Winners", Jewish Book Council.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]