Claus Peymann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claus Peymann
La reĝisoro en 2005
La reĝisoro en 2005
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1937 (1937-06-07) (86-jaraĝa)
en Bremeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Alma mater Hamburga universitato
Okupo
Okupo teatra reĝisorofilmreĝisoro
vdr

Claus PEYMANN (naskiĝinta en la 7-a de junio 1937 en Bremen) estas germana reĝisoro teatra. Li famiĝis per novinterpretoj de klasikaj teatraĵoj kaj per la enscenejigoj de modernaj aŭtoroj kiel Thomas Brasch kaj Herbert Achternbusch.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de gimnazia instruisto laboris en Hamburg ĉe de li kunfondita Hamburger Studententheater kiel aktoro, poste kiel reĝisoro. De 1966-69 li estis ĉefreĝisoro ĉe Theater am Turm - TAT en Frankfurt am Main, kie li responsis pri la prezentadoj de la parte skandaligaj teatraĵoj Publikumsbeschimpfung (1966), Kaspar (1968) kaj Das Mündel will Vormund sein (1969) de Peter Handke. Krome li apartenis en 1971, kune kun Peter Stein kaj Dieter Sturm, al la fondantoj de la teatro Neue Schaubühne am Halleschen Ufer en Berlin: sed tie ĉi li direktis nur la aktorojn en la teatraĵo Ritt über den Bodensee (1971) de Handke.

La sekvintajn jarojn li famiĝis per diversaj gastreĝisoradoj en Hamburg, München, Wien kaj ĉe la Festivalo de Salcburgo; furioris aparte la premieroj de la teatraĵoj Ein Fest für Boris (1970), Der Ignorant und der Wahnsinnige (1973), Die Jagdgesellschaft (1974) kaj Minetti (1976; kun Bernhard Minetti ludanta la ĉefrolon) de Thomas Bernhard. Tiam Peymann ekiĝis ties favora reĝisoro. Bernhard dediĉis al li poste siajn drametojn Claus Peymann verlässt Bochum und geht als Burgtheaterdirektor nach Wien, Claus Peymann kauft sich eine Hose und geht mit mir essen kaj Claus Peymann und Hermann Beil auf der Sulzwiese.

Inter 1974-79 Peymann gvidis la teatrejon Württembergisches Staatstheater en Stuttgart kie li kaŭzis sensacion per nekonvenciaj kaj aktualigitaj interpretoj de klasikaj teatraĵoj (ekz. Die Räuber de Friedrich SchillerFaust I kaj Faust II de Johann Wolfgang von Goethe kaj denove surscenigis verkojn de samtempuloj.

Post kvereloj pro simpatioj kun anoj de la terorisma grupo Baader-Meinhof li rezignis pri longigo de kontrakto, premite de la kristandemokratia landa registaro de Hans Filbinger. Kun granda nombro de reĝisoroj, dramaturgoj kaj aktoroj li transloĝiĝis al Bochum, kie li iĝis sekvanto de Peter Zadek kiel estro de la teatrejo Schauspielhaus. Ĝin li igis la postajn jarojn unu el la plej gravaj germanaj scenoj per ensencigoj de la goeta Torquato Tasso aŭ de Hermannsschlacht de Heinrich von Kleist kaj per pluraj premieroj, i.a. de dramoj de Heiner Müller.

Kariero en Vieno[redakti | redakti fonton]

En 1986 Peymann ekdirektoris ĉe la viena Burgteatrejo venigante kun si la aktorojn Kirsten Dene, Gert Voss kaj Martin Schwab (kio kaŭzis problemojn kun la kutima truparo da vienanoj). Inter la plej grandaj sukcesoj nombriĝis la ege disputita kaj de gazetaro kaj politikistoj egalgrade kiel kontraŭ-aŭstraĵo malbonfamigita teatraĵo Heldenplatz (1988) de Thomas Bernhard. Aliaj kulminoj estis la ŝilera Wilhelm Tell (1989), la goeta Clavigo (1991) kaj la ŝekspira Macbeth (1992). Akraj debatoj pri laborkontraktlongigoj iĝis en 1989, 1992 kaj 1994: pluraj aktoroj, la teatrokonsilio kaj ne malmultaj amaskomunikiloj malmalprobis tion (ekz. la ŝtatsekretario pri arto Franz Morak aŭ la aktoroj Fritz Muliar kaj Erika Pluhar). Kontraŭe li havis la subtenojn de famaj verkistoj kaj politikistoj.

En 1997 Peymann responsis pri la ludo de Zurüstungen für die Unsterblichkeit de Handke, de Stecken, Stab und Stangl de Elfriede Jelinek kaj de Edward II. de Christopher Marlowe (en 1998). En 1999 li rezignis pri la direktorado en Vieno pro kolerdisputoj kontinuaj. Peter Turrini komentis la foriron sekve: Wenn er in den Theaterhimmel aufgestiegen ist, dann wird man ein Peymann-Denkmal errichten - Post la morto oni starigis monumenton omaĝe al li en Aŭstrio.

Postviena tempo[redakti | redakti fonton]

En 1999 Peymann iĝis estro de Berliner Ensemble komencante per la verko Das Ende der Paarung (2000) de Franz Xaver Kroetz. Aliaj gravaj agadoj de la batalema reĝisoro estis la ŝekspira Richard II. en nova traduko de Thomas Brasch (2000), Die Heilige Johanna der Schlachthöfe (2003) de Bertolt Brecht, Untertagblues (premiero, 2004) de Handke kaj de la jelineka Wolken.Heim. Und dann nach Hause (premiero, 2005).

En februaro de 2007 Peymann ege kritikitis pro lia oferto al la eksa teroristo Christian Klar fariĝi sceneja laboranto kaj pro la konsento al ties politikaj eldiroj. Tiam Rolf Hochhuth postulis la maldungigon de Peymann kaj ekprocesis kontraŭ li. En aprilo de 2008 la deklaro de Peymann ke li volus resti en Berlino almenaŭ ĝis 2010 kiel direktoro ne de ĉiuj bonvenigitis. En novembro 2010 li plilongigis la laborkontrakton eĉ ĝis somero de 2014.

En la 3-a de februaro 2012 iĝis skandalego en la menciita berlina teatrejo kiam la premiero de Dantons Tod de Georg Büchner interrompitis per kritika spektantaro kiu entonigis deklaman korusaĵon kun aktualigoj de la büchneraj-mesaĝoj koncerne la malbonan pagon de la ne-artistaj laboristoj ĉe la teatrejo. Dum multaj ŝatis tiun agadon Peymann mem koleriĝis.

Premioj, honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1995: Theaterpreis Berlin
  • 2002: Nestroy-Theaterpreis
  • 2007: Specialaj enscenigoj omaĝe al Peymann dum la festivalo Rhur-Triennale
  • 2010: La ŝekspira Richard II. kun Michael Maertens en la ĉefrolo elektatas plej bona fremdlingva teatraĵo en Franclando.
  • 2012: Lessing-Preises für Kritik
  • 2012: Honora membriĝo ĉe Burteatrejo en Vieno

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Pichler, Ulrike: "Peymann, Claus", en: Microsoft Encarta, 2007 [DVD].
  • Germanlingva vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]