Kletracoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Clethraceae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kletracoj

alnofolia kletro (Clethra alnifolia)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae
Ordo: erikaloj Ericales
Familio: kletracoj Clethraceae
Klotzsch [1]
kletro Clethra
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kletracoj (latine Clethraceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo erikaloj (Ericales). Ĝi enhavas 2 genrojn kaj 85 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas kletro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La specioj de la kletracoj estas ĉiamverdaj aŭ deciduaj, lignaj plantoj: malgrandaj arbojarbustoj. La arboŝeloj de la branĉoj estas en juna aĝo harkovritaj. La alterne aŭ spirale starantaj ledaj folioj estas mezgrandaj, plej ofte ili havas randajn dentojn.

La floraroj en formo de grapolo havas multajn florojn. La malgrandaj, duseksaj, radisimetriaj floroj havas duoblan perianton kaj ofte estas kvinnombraj. Ekzistas kvin (malofte ses) sepaloj. La kvin (malofte ses) petaloj estas maksimume je la bazo kunkreskitaj. Ekzistas du cirkloj kun po kvin aŭ malofte nur du stamenoj. Tri karpeloj estas kunkreskitaj al sinkarpa ovario. La stiluso havas trifendan aŭ triloban stigmon.

La planto havas globajn ĝis duonglobajn trifakajn kapsulfruktoj. La semoj povas havi flugilojn.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La planta familio estas disvastigita precipe en tropikaj ĝis subtropikaj montaroj. La tuta arealo, kie ĝi kreskas estas disjunkcia: En la neotropiso la arealo etendiĝas de la ŝtatoj de Suda Usono trans Meksikio ĝis la Ekvatoro Sudameriko kaj Kubo. Alia arealo estas orienta Azio kaj la Malaja Insularo. Unu specio ekzistas sur la insulo Madejro.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La plantfamilio Clethraceae estis en 1851 nomita fare de Johann Friedrich Klotzsch kaj unuafoje priskribita en Linnaea[3]. La familio havis longe nur unusolan genron. Nove aldonita estas la genro Purdiaea, kiu antaŭe estis en la familio Cyrillaceae.

La familio Clethraceae enhavas du genrojn kun ĉ. 95 specioj:

  • Clethra L., kun ĉ. 85 specioj en Ameriko kaj Sudorienta Azio.
  • Purdiaea PLANCH. (sin.: Costaea A.RICH., Schizocardia A.C.SM. & STANDL.): kun ĉ. 13 specioj. Ili estas arbustoj kaj malgrandaj arboj. Dekunu specioj estas en Kubo kaj po unu en Gvatemalo kaj Belizo.

Laŭ WFO kaj TPL[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (17 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

Fontoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]