Courgenay (Svislando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Courgenay
Courgenay
Blazono de Courgenay
Vilaĝocentro de Courgenay
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 24′ 15″ N 7° 7′ 30″ O / 47.40417 °N, 7.12500 °O / 47.40417; 7.12500 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 15″ N 7° 7′ 30″ O / 47.40417 °N, 7.12500 °O / 47.40417; 7.12500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2136
Areo 18,42 km²
Alteco 488 m super marnivelo
Poŝtkodo 2950
Komunumkodo 6784
Mapo de Courgenay
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Courgenay estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 2136 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Courgenay situas norde de la kresto de la montoĉeno de Lommont, kiu apartenas la la Ĉena Ĵuraso kaj estas la akvodislomo inter la riveroj Doubs kaj Allaine. La komunuman teritorion senakvigas la rivereto Pichou, kiu alfluas al Allaine. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝo Courtemautruy. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 18,42 km², de kiuj 43% estas kovritaj de arbaro, 49% servas por agrikulturo kaj 8% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Courgenay limas en nordoriento al Alle, en oriento al Cornol, en sudo al Clos du Doubs, en okcidento al Fontenais, kaj en nordokcidento al la distriktĉefloko Porrentruy.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Delemonto trans la montpasejo Les Rangiers al Porrentruy. 3 kilometrojn nordokcidente de la vilaĝo centro situas apud Porrentruy la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la fervojlinio de Delemonto al Porrentruy kaj per poŝtaŭtolinio de Porrentruy al Asuel.

Historio[redakti | redakti fonton]

La monolito Pierre Percé (Truigita Ŝtono), kiu datiĝas el la 3-a jarmilo a.K. estas unu el la plej malnovaj homaj konstruaĵoj en Svislando.

La unua dokumenta mencio de Courgenay datiĝas el la jaro 1139 kiel Corgennart. Ek de la 13-a jarcento Courgenay estis posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. En la 16-a jarcento ĝi estis atribuita al la majorejo Alle de la princepiskopa voktejo Ajoie. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Courgenay apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Courgenay apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso.[1]

Filmhistorio[redakti | redakti fonton]

Courgenay post la Unua Mondmilito fariĝis konata en tuta Svislando pri Gilberte Montavon, servistino en la Hotelo de la Stacidomo (Hôtel de la Gare), kiu rolis kiel soldata patrino por svisaj soldatoj, kiuj dum la milito en Courgenay devis militservi fore de sia hejmo. Hanns In der Gand (artista nomo de Ladislaus Krupski) eternigis Gilberte en sia kanzono La petite Gilberte de Courgenay. Dum la Dua Mondmilito la konata svisa reĝisoro Franz Schnyder faris el la historio de Gilberte patriotan filmon, kiu fariĝis mondfama kaj unu el la plej sukcesaj svisaj filmoj entute.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]