Courtelary

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Courtelary
Blazono de Courtelary
Courtelary vidita de la stacidomo
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Koordinatoj  47° 10′ 45″ N 7° 4′ 20″ O / 47.17917 °N, 7.07222 °O / 47.17917; 7.07222 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 45″ N 7° 4′ 20″ O / 47.17917 °N, 7.07222 °O / 47.17917; 7.07222 (mapo)
Areo 22,24 km²
Alteco 695 m super marnivelo
Poŝtkodo 2608
Komunumkodo 0434
Mapo de Courtelary
vdr


Pri la komunumo

Courtelary estas komunumo kaj ĉefloko de la administra distrikto Berna Ĵuraso kaj de la iama samnoma distrikto Courtelary en la franclignva parto de Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1204 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Courtelary situas en la Ĵurasa montaro en la valo de Saint-Imier ambaŭflanke de rivero Suze.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Courtelary limas en nordo al La Chaux-des-Breuleux (Kantono Ĵuraso), Les Breuleux (Kantono Ĵuraso) kaj Mont-Tramelan, en oriento al Cortébert, en sudo al Nods, kaj en okcidento al y al Cormoret.

Trafiko

Courtelary troviĝas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds kaj paralele al la trajnlinio ankaŭ troviĝas kantona ĉefvojo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Courtelary datiĝas el la jaro 968 kiel Curtis Alerici.

En malfrua mezepoko Courtelary apartenis kiel parto de la Senjorujo Erguel al la Princepiskopejo Bazelo sed estis sub forta influo de la urbo Bielo, kiu en la jaro 1530 trudis al ĝi la reformacion. Courtelary nun fariĝis la sidejo de la voktejo Erugel. En la jaro 1792 francaj trupoj konkeris la Princepiskopejon Bazelo. En Courtelary nun kunvenis asemblo por fondi sendependan respublikon. Tio tamen ne sukcesis kaj la regiono nun estis integrita al la departemento Mont Terrible, de kiu ĝi fariĝis kantona ĉefloko. En la jaro 1815 la regiono estis atribuita de la Viena Kongreso al Kantono Berno kaj fariĝis tiel parto de Svislando. Courtelary nun estiĝis ĉefloko de la ĉefdistrikto kaj ek de 1831 de la distrikto Courtelary.

Esperanto-Movado

Dum la 1930-aj jaroj en orfejo de Courtelary laboris la esperantisto kaj freinet-pedagogo Marcel Erbetta.[1]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 250)

Eksteraj Ligiloj