Kromleĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cromlech)
Kromleĥo de Swinside, Lake District, Anglio.
Almendres
La fragmento de kromleĥo de Grzybnica, en norda Pollando
Kromleĥo de Odry, en norda Pollando

Kromleĥo estas megalita strukturo el la bronzepoko aŭ la neolitiko, kiu konsistas el megalitoj starante en cirklo aŭ duoncirklo. Tiuspecaj monumentoj estas troveblaj en Irlando, Britio, Francio, Pollando ([1]) kaj Portugalio.

Laŭ Francisko Azorín kromleĥo estas Megalita monumento formita per menhiroj formantaj unu cirklon (ciklolito), aŭ kelkajn kombinitajn cirklojn.[2] Li indikas etimologion el la bretona krom + leĥ (krono ŝtona).[3]

Signifo[redakti | redakti fonton]

Kromleĥo povas havi du signifojn [4]:

  1. Ŝtoncirklo
  2. Dolmeno

La signifo dependas de la regiono. En Francio kaj Germanio oni komprenas ŝtoncirkon, dum sur la britaj insuloj oni komprenas dolmenon kaj henĝon.[5].

Foje la termino estas ankaŭ uzata pro la restaĵoj de tumulo (monteta tombejo), kiuj estis apenaŭ cirkloformaj[6]. Ĉi tiuj tomboj havas sur la britaj insuloj ankaŭ la nomon Cairn. Pro la terminologiaj problemoj, la termino Kromleĥo ne plu estas uzata [7].

En la kazo de ŝtona cirklo, la aĝo estas proksimume 3.000 ĝis 4.000 jaroj, do bronca epoko. Se estas dolmeno la monumento povas esti ĝis 5.500 jaroj aĝa kaj devenas el la juna ŝtonepoko

Ĉiukaze la konstruaĵoj ne estas (kontraŭ ofta opinio) konstruitaj de la keltoj, sed de reprezentantoj de megalita kulturo

Deveno de la termino[redakti | redakti fonton]

La vorto Cromlech devenas el la kimra lingvo kaj konsistas el la silaboj Crom kaj Llech. Crom estas malrekta, kurbita, kaj Llech estas la termino por glata, plata ŝtono[8].

Ĉar la bretona lingvo apartenas al la britaniaj lingvoj, la vorto estis komprebla ankaŭ en Bretonio.

Mulfra desegno de W. Borlase 1769

Utiligo de la termino[redakti | redakti fonton]

La unua konata utiligo okazis 1588 dum la traduko de la biblio en la kimran lingvon per William Morgan, episkopo de Llandaff kaj St Asaph.

Kiel nomo por prahistoria tombejo en formo de dolmeno ĝi estis unafoje uzita 1650 de Reverend John Griffith de Llanddyfnan kiu priskribis kelkajn starantaj monolitojn, kiu portis horizontalan kuŝŝtonon[9].

Kromleĥo ĉirkaŭ kairno

1769 klasifikis William Borlase en lia eseo pri megalitaj strukturoj en Cornwall ĉiujn portajlaj tombejoj de la regiono kiel Kromleĥoj[10]. Nuntempe ĉi tiuj konstruaĵoj nomiĝas Quoit. Poste estis priskribitaj ankaŭ aliaj monumentoj sur la britaj insuloj, ekzemple Stonehenge kiel kromleĥo[11] . Simplaj ŝtoncirkloj ĉiam estis klare distingitaj[12].

En la franca lingvo la vorto Cromlech estas uzata ekde la 18-a jarcento kaj prenita el la angla lingvo. La termino estas konata en la bretona lingvo, kie temis pri cirkloforma aranĝo de menhiroj. Intertempe kelkaj anglaj arkeologoj uzas la terminon kiel sinonimo por ŝtoncirklo[13].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

angle klarigo en enciklopedio el la jaro 1911

france Asilah, le Cromlech de M'zora ou M’Soura (indiko al monumento en Arkivigite je 2008-10-12 per la retarkivo Wayback Machine Maroko

germane Der Cromlech von Crucuno bei Plouharnel (Kromleĥ de Crucuno ĉe Plouharnel en Bretonio, Francio)

germane klarigo kun fotoj el[rompita ligilo] Navaro


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.gazetakaszubska.pl/73008/slow-o-slynnych-kaszubskich-kregach-kamiennych
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 121.
  3. Azorín, samloke.
  4. Dictionary of Architecture and Construction, McGraw-Hill Companies Inc. 2000
  5. The Columbia Encyclopedia, Columbia University Press 2007
  6. Heritage Dictionary of the English Language, Houghton Mifflin Company 2003
  7. Random House Unabridged Dictionary, Random House Inc. 2006
  8. Douglas Harper: Online Etymology Dictionary, 2001
  9. Classic Encyclopaedia, Love To Know Corp. Inc. 2000
  10. William Borlase: Antiquities Historical and Monumental of the County of Cornwall, Bowyer and Nichols, London 1769
  11. Webster's Revised Unabridged Dictionary 1913
  12. Cotton William: Stone Circles, Cromlechs and other remains of the aboriginal Britons in the West of Cornwall, 1827
  13. Aubrey Burl: A Guide to the Stone Circles of Britain, Ireland and Brittany, Yale University Press 2006. ISBN 0300114060