Czesław Chęciński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Czesław Chęciński
Czesław Chęciński.png
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1851 (1851-03-18)
en Varsovio
Morto 6-an de junio 1916 (1916-06-06) (65-jara)
en Odesa
Alma mater Kuracista fakultato de Varsovia Universitato
Profesio
Profesio patologo
Information icon.svg
vdr

Wiktor Czesław Chęciński (ruse: Чеслав Иванович Хенцинский, naskiĝis la 6-an de marto 1851 en Varsovio, mortis la 24-an de majo 1916 en Odeso) – pola kuracisto-patologo kaj malariologo, profesoro de Universitato en Odeso. Kiel la unua aplikis farbigon per metilenbluo kaj eosino por ekvidi plasmodiojn de malario.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj estis verkisto, aktoro kaj reĝisoro Jan Konstanty Chęciński kaj Felicja Sobieska. Li studis medicinon en Varsovia Universitato, kie lia instruisto de patologio estis Włodzimierz Brodowski. La kuracistan diplomon ricevis decembre 1876. Poste mallongtempe laboris en infana malsanulejo en Varsovio. Oni supozas, ke post morto de la patro en 1874 la familio ektroviĝis en malfacila situacio kaj tial Czesław elektis profesion de armea kuracisto. Kiel juna kuracisto de Ismajila Rezerva Bataliono estis en 1878 direktita al armea malsanulejo en Odeso. En 1881 delegita al Imperia Militista Medicina Akademio en Sankt-Peterburgo, kie lernis. Post reveno de Odeso laboris en urba malsanulejo. En 1892 forlasis la rusan armeon. Post morto de Stroganov en 1894 oni anoncis konkurson por la posteno de la estro de sekcado, kiun gajnis Chęciński. En 1899 doktoriĝis en Imperia Militista Medicina Akademio. En 1902 habilitiĝis kaj iĝis privata docento en Odesa Universitato. Inaŭgura lekcio okazis la 21-an de februaro 1903. Decide de la konsilio de altlernejaj profesoroj iĝis gvidanto de la katedro pri patologia anatomio.

Listo de laboraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Zur Lehre über den Mikroorganismus des Malariafiebers, Centralblatt für Bakteriologie 3 (15), p. 457–460, 1888
  • К учению о микроорганизмах малярии, Дис. на степ. д-ра мед. Ч.И. Хенцинского (Из прозектор. каб. Одес. гор. больницы). Одесса: тип. А. Шульце, 1889
  • Обзор вскрытия умерших от xолеpы в 1892 году, Южно-русская медицинская газета, 1893
  • Ophtalmologia dextra, Южно-русская медицинская газета, 1893
  • Об уплотнении мозга в растворах формалина, Южно-русская медицинская газета, 1895
  • О сохранении мозга и других анатомических препаратов в растворах формалина, Одесса: тип. Исаковича, 1896
  • Ueber die Härtung des Gehirns in Formalinlösungen, Centralblatt für allgemeine Pathologie und pathologische Anatomie 7, p. 429, 1896
  • Eigenthümlicher Fall von einer Darmeinklemmung 1898
  • Zur Frage über die Heilung der Hirnwunden, Centralblatt für allgemeine Pathologie und pathologische Anatomie 13, p. 162–167, 1902
  • Записки по анатомии по лекциям, читанным в Одесской зубоврачебной школе д-ра И.И. Марголина приват-доцентом Новороссийского университета Ч.И. Хенцинским. Одесса: изд. С.И. Рабинович, 1903
  • Zur Frage über den Bau der Nervenzellen (Was sind die Nissl′schen Körperchen?). Neurologisches Centralblatt 22 (22), p. 145-150, 1903