Dallenwil
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dallenwil (stacidomo). |
Dallenwil | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Nidvaldo |
Distrikto | En Kantono Nidvaldo ne ekzistas distriktoj |
Geografia situo | CH1903: 672571 / 198590 (mapo)46.9344444444448.3916666666667Koordinatoj: 46° 56′ N, 8° 24′ O; CH1903: 672571 / 198590 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1775 |
Areo | 15,48 km² |
Alteco | 545 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6383 |
Komunumkodo | 1503 |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Dallenwil estas komunumo en Kantono Nidvaldo, en Centra Svislando. Ĝi havis 1 775 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Dallenwil situas oriente de la monto Stanserhorn ĉe la orienta bordo de la rivero Engelberger Aa. Al la komunumo apartenas la setlejoj Chapellendorf, Dürrenboden, Hinter-Dallenwil, Mühledorf, Oberau, Ober-Dallenwil, Städtli, Vorder-Dallenwil, Wiesenberg, Wirzweli kaj Wissifluh.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Dallenwil limas en nordokcidento al Ennetmoos, en nordo al Stans, en nordoriento al Oberdorf, en oriento kaj sudo al Wolfenschiessen, kaj en okcidento al Kerns (OW).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Dallenwil disponas pri stacidomo ĉe la etŝpura trajnlinio de Lucerno al Engelberg. Aertelfero kondukas de la vilaĝo al Wirzweli. Alia aertelfero kondukas al Niederrickenbach.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Dallenwil datiĝas el la jaro 1190 kiel Telliwilare.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|