Daniel Guérin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Guérin
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1904 (1904-05-19)
en 17-a arondismento de Parizo
Morto 14-an de aprilo 1988 (1988-04-14) (83-jaraĝa)
en Suresnes
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Marcel Guérin
Infano Anne Guérin
Okupo
Okupo politikistohistoriistoverkisto • GLAT-aktivulo
Verkoj Anarkiismo: De Doktrino al Ago
vdr

Daniel Guérin (naskiĝis la 19-an de Majo 1904 en Parizo, mortis la 14-an Aprilo 1988 en Suresnes) estis grava franca anarĥiisto kaj verkisto kaj frua defendanto de la homaj rajtoj de la GLAT-komunumo. Plej bone konata pro sia verko Anarkiismo: el teorio al praktiko, same kiel pro sia kolekto Nek dioj nek mastroj: Antologio de Anarkiismo en kiu li kolektis skribaĵojn pri la ideo kaj movado, kiujn ĝi inspiris. Li ankaŭ estas konata pro sia opozicio al naziismo, faŝismo, kapitalismo, imperiismo kaj koloniismo, aldone al sia subteno por la Konfederacio Nacia de Laboro (CNT) dum la Hispana Enlanda Milito. Lia revolucia defendo de libera amo kaj samseksemo influis la disvolviĝon de Kvira anarkiismo.

Vivo kaj anarkisindikatismo[redakti | redakti fonton]

Guérin naskiĝis en liberala pariza familio. Frue li ekigis politikan aktivadon en la revolucia sindikatisma revuo La Révolution prolétarienne de Pierre Monatte. Li forlasis universitaton kaj literaturan karieron en 1926, vojaĝante al Libano (1927-1929) kaj Franca Hindoĉinio (1929–1930) kaj fariĝis pasia kontraŭulo de koloniaj projektoj.

GLAT aktivismo[redakti | redakti fonton]

La skribaĵoj de la franca ambaŭseksema anarkiisto Daniel Guérin proponas komprenon pri la streĉaj seksaj minoritatoj inter la maldekstroj ofte sentitaj. Li estis ĉefa figuro en la Franca Maldekstro de la 1930-aj jaroj ĝis sia morto en 1988. Li kontribuis al la homofila ĵurnalo Arcadie[1]. En 1954, Guérin estis vaste atakita pro sia studo pri la Kinsey-raporto, en kiuj li ankaŭ detaligis la subpremon de gejoj en Francujo.

"La plej malfacilaj kritikoj venis de marksistoj, kiuj emas serioze subtaksi la formon de subpremo, kiu estas kontraŭseksa terorismo. Mi tion atendis, kompreneble, kaj mi sciis, ke publikigante mian libron, mi riskas esti atakita de tiuj, kiujn mi sentas plej proksimaj sur politika nivelo."[2]

Post elŝrankiĝo en 1965, Guérin estis forlasita de la Maldekstro, kaj liaj paperoj pri seksa liberigo estis cenzuritaj aŭ rifuzitaj por publikigado en maldekstraj ĵurnaloj.[3] Guérin estis implikita en la tumulto de majo 1968, kaj estis parto de la franca Gaja Liberiga Movado aperinta post la eventoj. Jardekojn poste, Frédéric Martel priskribis Guérin kiel la "avo de la franca geja movado."[4] Guérin parolis pri la ekstrema malamikeco al samseksemo, kiu penetris maldekstren tra granda parto de la 20a jarcento. "Antaŭ tiom ne multaj jaroj, deklari sin revoluciulo kaj konfesi esti samseksema estis nekongruaj," Guérin skribis en 1975.[5]

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Fascisme et grand capital. Italie-Allemagne, Paris, Éditions de la révolution prolétarienne, 1936 (Faŝismo kaj Granda Kapitolo)
  • Kinsey et la sexualité, Paris, Julliard, 1955
  • Trois problèmes de la Révolution, 1958 essay (Tri Problemoj de la Revolucio)
  • L'anarchisme. De la doctrine à l'action, Paris, Gallimard, 1965
  • Pour un marxisme libertaire, Paris, Laffont, 1969 (Marksismo Liberecana)
  • Homosexualité et révolution, Paris, Le vent du ch'min, 1983 (Samseksa kaj Revolucio)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bill Marshal (2005) France and the Americas, Culture, Politics and History, ABC-CLIO. pp. 541
  2. Letero de 27-a de majo 1955, Fonds Guérin
  3. Berry, David. "For a dialectic of homosexuality and revolution". Paper for "Conference on "Socialism and Sexuality. Past and present of radical sexual politics", Amsterdamo, 3a–4a de oktobro 2003. The Anarchist Library. Alirita la 5an de novembro 2017.
  4. Frédéric Martel, Le rose et le noir. Les homosexuels en France depuis 1968 (Paris : Seuil, 2000), pp.46.
  5. Guérin, Daniel. 1975. "Etre homosexuel et révolutionnaire"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]