David Hammerstein Mintz
David Hammerstein Mintz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de septembro 1955 (69-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kalifornio vd | ||||
Partio | La Verduloj vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto sociologo vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
David Hammerstein Mintz, naskiĝinta la 23-an de septembro 1955 en Los-Anĝeleso, estas hispana politikisto de usona deveno. Li membras en la Eŭropa Verda Partio kaj en ties nacia branĉo Los Verdes. Dum la oficperiodo 2004 ĝis 2009, David Hammerstein Mintz estas membro de la Eŭropa Parlamento kaj apartenas al la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA).
Post studo de sociologio en Kalifornio (1973-1978), li laboris kiel mezlerneja instruisto de ekonomiko kaj geografio en la provinco Valencio de Hispanio (1991-1999), kaj poste kiel mediprotekta konsilisto (1999-2003). Politike, unue li aktivis precipe en la provinca Valencia organizaĵo de la Verduloj, antaŭ ol ekaktivi nacie kaj internacie.
Lastatempe li estis tre kritikita. En 2005 abandonis sian partion kaj estis kritikita de ties sampartianoj, ĉar onidire, tio okazis por ne montri la kontojn. En 2006 li estis akuzita deflankigi oficialajn buĝeterojn ĉu al partio ĉu al privataj interesoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficialaj retaj paĝoj Arkivigite je 2021-01-26 per la retarkivo Wayback Machine
- persona diskutejo
- biografio en la paĝaro de la Eŭropa Parlamento (ĉi-tie en la angla, ankaŭ havebla en 21 aliaj eŭropaj lingvoj) Arkivigite je 2008-02-03 per la retarkivo Wayback Machine