Defendo por Infanoj Internacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Defendo por Infanoj Internacio
emblemo
volontula asocio • internacia ne-registara organizaĵo
Komenco 1979 vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Ĝenevo
Agareo

infanrajtoj

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Defendo por Infanoj Internacio (angle Defence for Children International, akronime DCI) estas sendependa NRO fondita en la Internacia Jaro de la Infano (1979). Ĝia celo estas praktika, sistema kaj kunordigita agado por la rajtoj de infanoj, kiuj estas enhavitaj en la Konvencio pri la Rajtoj de la Infano.

La internacia sekretariejo troviĝas en Ĝenevo, Svislando. DCI havas 48 sekciojn. La organizaĵo funkciigas sur tutmondaj, regionaj, naciaj kaj lokaj niveloj. Sur la tutmonda nivelo, ŝi koncentriĝas pri lobiado, rekomendado por infanaj rajtoj kaj monitorado de la efektivigo de la Konvencio pri la Rajtoj de la Infano fare de ŝtatoj. La sekcioj laboras pri diversaj infanaj rajtoj. La ĉeftemoj estas infanlaboro, junula justeco, infanprostituado, infanoj en armita konflikto kaj infanrajta edukado.

Ŝi estas parto de la Koalicio por Fini la Uzon de Infansoldatoj kaj la Infanaj Rajtoj-Informreto. DCI havas konsultan statuson ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, UNICEF, Unesko kaj la Konsilio de Eŭropo.

Defendo por Infanoj Internacia – Palestino (DCIP)[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2021, Israelo nomumis la palestinan filion de Defence for Children International kiel terorisma organizaĵo kune kun kvin aliaj organizaĵoj, inkluzive de Al-Haq. Li laŭdire laboris inkognite por la Popala Fronto por la Liberigo de Palestino, kontrolante ĝiajn reprezentantojn kaj uzante humanitaran helpfinancon por financi la terorisman organizaĵon. Israelo disponigis neniun indicon por apogi tiujn deklarojn [1]. Amnestio Internacia kaj Human Rights Watch kritikis la movon kiel atako kontraŭ la internacia homarajtaj movado [2]. La Oficejo pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj esprimis alarmon. Usono kaj EU, kiuj ne estis anticipe informitaj, petis pliajn informojn de la israela registaro. En novembro 2021, irlanda ministro pri eksteraj aferoj Simon Coveney diris ke nek Irlando nek la Eŭropa Unio ricevis signojn de la israelaj asertoj, malgraŭ ripetaj petoj. Fakte, Israelo igis la laboron de homaj-rajtoj-organizaĵoj surloke malebla, kiun kelkaj observantoj vidas kiel la reala celo de la nepruvita klasifiko [3].

La 18an de aŭgusto 2022, israelaj trupoj trudeniris la ĉefsidejon de la ses organizoj kune kun la Union of Health Work Committees (malpermesita en 2020) en Ramalaho kaj al-Bireh, forigante komputilojn kaj ekipaĵon kaj ordigante ilian fermon [4][5].

En 2023, DCIP ricevis la premion Rafto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]