Diego de San Pedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diego de San Pedro
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1436 (1436-11-30)
Morto 30-an de novembro 1497 (1497-11-30) (61-jaraĝa)
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo verkisto • poeto • prozisto
vdr

Diego de San Pedro (1437?-1498?) estis hispana poeto kaj novelisto de la Prarenesanco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oni ne havas multajn certajn informojn pri la vivo de Diego de San Pedro. Oni supozas, ke li gradiĝis en juro kaj ke en 1459 li estis guberniestro de la fortikaĵo de Peñafiel, sed eble la koncernaj dokumentoj laudas ne al la aŭtoro, sed al alia samnomulo.[1]​ Oni diris ankaŭ ke li estis jud-devena novkristano, sed ankaŭ ne oni atingis nedubeblajn pruvojn.

Ŝajne ja estis pruvita, ke li servis al la Superulo de la Ordeno de Kalatravo, don Pedro Girón, kaj poste al liaj filoj Juan, dua grafo de Ureña, kaj Rodrigo Téllez Girón, Superulo de Kalatravo. Ĝis 1476 tre probable li estis partiano de Johanino la Beltranida kaj ke poste, same kiel la familio Girón, estis partiano de la Katolikaj Gereĝoj. Probable li partoprenis en la Granada Milito, kie li eble konis Diego Fernández de Córdoba al kiu li dediĉis sian verkon Cárcel de Amor.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Titolpaĝo de la Tratado de amores de Arnalte y Lucenda de Diego de San Pedro. Burgos, 25-a de novembro 1491.

En la Cancionero General de Hernando del Castillo oni konservas kelkajn poemojn liajn ("Sermón", "Desprecio de Fortuna"), sed li estas plej konata pro siaj du sentimentalaj noveloj, nome la Tratado de amores de Arnalte y Lucenda (1491) kaj Cárcel de amor (Amprizono, 1492), en kiuj intervenas la korteza amo.

En Tratado de amores de Arnalte y Lucenda oni inkludas leterojn kaj dialogojn kaj ĝi estis tradukita al franca fare de Herberay des Essarts, al itala fare de Maralfi kaj al angla fare de Holyband (1575).

Cárcel de amor, komponita inter 1483 kaj 1485 kaj presita en 1492, estis grava eldona sukceso en la epoko, kaj estis tuj tradukita al aliaj eŭropaj lingvoj: nome itala (1513), franca (1526 kaj 1552), angla (1560). Ĝi plue reeldoniĝis kaj tradukiĝis ankoraŭ en la 17-a jarcento. Ankaŭ tiuokaze granda parto de la novelo estas epistola kaj la historio estas pri malfeliĉa amo. Ĝi estis konsiderata la "Werther" de la 15-a jarcento.[2]​ Ĝi influis pri La Celestina de Fernando de Rojas, ĉar unu de la plej belaj pecoj de la libro, nome la ploro de la patrino de Leriano, estas iel simila al la ploro de Pleberio en La Celestina. Fontoj estas la "Elegia di Madonna Fiammeta" de Giovanni Boccaccio kaj elementoj de Dante kaj de la legendo de la Sankta gralo.

En ambaŭ noveloj la amafero sekvas konvenciojn de korteza amo reprezentata alegorie. En la stilo estas paradoksoj, antitezoj kaj oksimoroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Giovanni Caravaggio, "La Narrativa", en Historia de la Literatura Española, vol I, cap. IV; El reinado de los Reyes Católicos, Madrid, Cátedra, 1990, ISBN 84-376-0911-9
  2. Usoz, Cancionero de obras de burlas, 1843, pref., p. XIX.