Dielektriko
Dielektriko estas materio (izolaĵo) malkonduktanta elektran kurenton, en kiu elektra kampo povas ekzisti en staranta stato.[1]
Kiam dielektriko estas submetita al elektra kampo, la elektraj ŝargoj ne fluas tra la materialo (kontraŭe al en konduktilo), sed iomete ŝovas de la originaj neŭtralaj averaĝaj pozicioj, tiam kreante dupolusajn momantojn: pozitivaj ŝargoj translokiĝas laŭ elektraj kampolinioj, kaj la negativaj ŝargoj translokiĝas laŭ kontraŭaj direktoj. Tio kaŭzas internan elektran kampon, kiu parte malgrandigas la eksteran kampon en la dielektriko [2] .
Dum la termo "izolaĵo" rilatas al nebona elektra konduktado, la termo "dielektriko" estas uzita por priskribi materialojn, kiuj okazas grandajn dupolusajn momantojn: tiu fenomeno nomiĝas polarizado de materio. La termo "izolilo" rilatas al aĵo por izoli konduktilojn.
Tiu interago estas tradukita per la nombro nomita dielektra permeableco. Klasika ekzemplo estas la izolanta materialo inter la metalaj platoj de kondensatoroj, la dielektriko grandigas la kapacitancon de kondensatoro per la valoro de sia relativa permitiveco.
La vorto "dielektriko" venas de diskuto de William Whewell, kiu parolis pri "dia-electric" (kies "dia" en la antikva greka lingvo "διά" signifas "per, tra, trans"), kiam li respondis al demando de Michael Faraday.
Kelkaj kutimaj dielektraj medioj
[redakti | redakti fonton]Solidoj
[redakti | redakti fonton]- vitro, uzita por izoli lineojn de altaj tensioj,
- ceramiko, tre uzita de instalaĵoj por mezaj tensioj,
- plasto, kiel polivinil-klorido (en la angla "PVC" pri "PolyVinil-Chloride"), por izoli elektrajn kablojn,
- glimo, ne plu uzita hodiaŭ en elektrotekniko;
Likvoj
[redakti | redakti fonton]- pura akvo, dum kutima akvo konduketas elektron, pura akvo estas bona izolaĵo, sed estas tre malfacile konservi ĝin pura por industria uzado,
- piraleno, antaŭe iam uzita por altpovumaj transformatoroj, sed kiu malaperas pro riskoj kontraŭ ĉirkaŭo,
- minerala oleo, kiu anstataŭas piralenon en transformatoroj,
- vegetala oleo, kiu nun estas pliofte uzita kiel dielektriko en transformatoroj;
Gasoj
[redakti | redakti fonton]- aero,
- azoto,
- sulfura heksafluorido (SF6), kiu estas uzita en altpovumaj elŝaltiloj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 236
- ↑ Dielectric. Encyclopedia Britannica