Dikbeka pingveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Dikbeka pingveno
Dikbeka pingveno
Dikbeka pingveno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Eudyptes
Specio: E. pachyrhynchus
Eudyptes pachyrhynchus
(G R Gray, 1845)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Dikbeka pingveno, Dikbeka krestopingvenoPingveno de Fjordlando (Eudyptes pachyrhynchus), konata kiel Taŭaki (en maoria), estas specio de krestopingvenoj el Novzelando. Ĝi reproduktiĝas laŭlonge de la marbordo de Fjordlando kaj proksimaj insuloj kaj ankaŭ ĉe plej suda Stewart-insulo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Konata ankaŭ kiel Fjordlanda krestopingveno, la Dikbeka pingveno estis priskribita en 1845 de angla zoologo George Robert Gray, kaj ties specifa epiteto derivas el vortoj de antikva greka nome paĥy-/παχυ- 'dika' kaj rynĥos/ρυνχος 'beko',[1] kaj tiele la proponita ĉefa nomo tute kongruas kun la etimologia deveno kaj la latina scienca nomo. Ĝi estas unu el ses specioj de la genro Eudyptes, kies genra nomo derivas el la antikvaj grekaj /ευ 'bona' kaj dyptes/δυπτης 'plonĝanto'.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili estas mezgrandaj, flav-krestaj, blankanigraj pingvenoj kiuj kreskas ĝis proksimume 60 cm longaj kaj pezas averaĝe 3.7 kg, kun peza gamo de 2 al 5.95 kg.[2] Ĝi havas malhelajn, bluec-grizajn suprajn partojn kun pli malhela kapo, kaj blankajn subajn partojn. Ĝi havas larĝan, flavan brovbendon kiu etendas super la okuloj kaj falas al la nuko. Plej birdoj havas 3-6 blankecajn striojn en la vizaĝo.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Distribuado de la Dikbeka pingveno

Tiu pingveno nestumas en kolonioj en densaj moderklimataj arbaroj. Ili reproduktiĝas laŭlonge de la marbordo de Fjordlando kaj proksimaj insuloj kaj ankaŭ ĉe plej suda Stewart-insulo.

Dieto[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj predospecioj registritaj por la Dikbekaj pingvenoj estas cefalopodoj (85%, ĉefe sagokalmaroj, Nototodarus sloanii), sekve de krustuloj (13%, ĉefe krilo, Nyctiphanes australis) kaj fiŝoj (2%, ĉefe Ruĝa moruo kaj Hokio). Tamen, la gravo de cefalopodoj povus esti troigita.[3]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La nuna statuso de tiu pingveno estas minacata pro ties malgranda populacio. Nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulita game inter 2,500-3,000 paroj kaj oni supozas, ke ĝi malpliiĝis el la fino de la 1980-aj jaroj je ĉirkaŭ 33%. Ĝi estas sub minaco fare de la enmetitaj predantoj inklude hundojn, katojn, ermenojn kaj ratojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Liddell, Henry George kaj Robert Scott. (1980). A Greek-English Lexicon (mallongigita eldono). United Kingdom: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4. 
  2. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Eldonisto). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  3. van Heezik, Y: Diet of the Fiordland Crested penguin during the post-guard phase of chick growth, Notornis 36: 151-156 (1989)

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj