Dikbeka serino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dikbeka serino
Dikbeka serino
Dikbeka serino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. burtoni'
Serinus burtoni
(Gray, 1862)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Dikbeka serino (Serinus burtoni) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Ĝi troviĝas en Angolo, Burundio, Kameruno, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Niĝerio, Ruando, Tanzanio kaj Ugando.

Ĝi estas tre grizbruna serino kun malhela masko, tio estas malhelbrunaj antaŭkrono, brido ĝis la okulo, antaŭvizaĝo kaj mentono. Tiu malhela areo ĉirkaŭas la bazon de beko ege dika, eĉ inter fringedoj, kun iom pli malhela supra makzelo; tia beko nomigas la specion. Krome en kapo videblas ankaŭ pli helaj ĉirkaŭokula ringo, subokula makulo kaj malantaŭa brovo, ne tiom videbla, dum estas malhelbruna la dorso, la flugiloj (kun du svagaj helaj flugilstrioj kaj flaveca nuanco en flugilplumoj) kaj vosto (ankaŭ kun flaveca nuanco en bazobordoj). La subaj partoj estas iom pli helaj el brunaj al sablokoloraj, sed tre striecaj ĉefe en flankoj.

Estas 3 subspecioj nur en Kenjo, Serinus b. albifrons, kiu troviĝas oriente de la Valo Rifto, S. b. tanganjicae, kiu troviĝas okcidente de tiu valo kaj S. b. kilimensis kiu troviĝas sude de tiu lando. La subpsecio albifrons, kiel sugestas la latina nomo, havas blankan distingigan makulon en frunto kaj troviĝas ĉe la Monto Kenjo.

Ili serĉas manĝon (semoj kaj fruktoj) en malgrandaj grupoj, ĉu inter makiso ĉu en malaltaj branĉoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]