Diskuto:Israelo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kion signifas la "[a]" kaj la "[o]"? --Chuck SMITH Revizio de 20:56, 17 apr. 2002 farita de Chuck SMITH

[a] - alternativa nomo de la lando en Esperanto; [o] - oficiala nomo de la lando en Esperanto; -- Avtandil Revizio de 07:57, 18 apr. 2002 farita de Avtandil ABULADZE

Historio

Ĉi tiu artikolo havas tri sekciojn pri historio, kiuj devus kunigi en unu. Chabidiskkont 08:59, 5. Feb 2011 (UTC)

Protekto

Mi kontrolas la historion kaj verŝajne tiu ĉi artikolo estas sufiĉe ofte celita al vandalismo, kiu okazas plimalpli regule ankaŭ en alilingvaj vikipedioj.

Konsideru protekti la enhavon.

Sj1mor (diskuto) 04:59, 6 jul. 2023 (UTC)[Respondi]


@ThomasPusch jen memorigaĵo. [responde al la ĉapitro "Dubinda anonima redakto de majo 2023" sube] Sj1mor (diskuto) 16:34, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri kio ekzakte vi memorigas per tiu ĉi noto de la 16:34 h? Mi hazarde vidis la paĝon kaj diskutpaĝon je 15:07 UTC, legis la tuton dum dek minutoj kaj tiam skribis "tuj mi povas protekti la paĝon kontraŭ redaktoj de neensalutintoj", metis mian suban noton je 15:17 UTC, kaj mi protektis paĝon kaj diskutpaĝon je 15:22 UTC. La aldonan noton mi ne vidis la 6-an de julio 2023, ĉar tiam vi ne atentigis min, kiel vi faris nun. Tial mi skribis je 15:17 h al vi ambaŭ "kial vi ne pli kriis kaj ne atentigis pri la problemo?" Tio signifas: se vi volas certi ke iu tuj vidas kion vi skribis la 6-an de julio, tiam estintus utile tiam, la 6-an de julio, meti iun noton @nomo, kiel vi faris nun. Sed mi skribis je 15:17 h, ke nun mi hazarde vidis vian noton kaj senhezite reagis. Tial mirigas min kial vi je 16:34 h, pli ol horon post kiam mi ŝlosis la paĝon, memorigas pri via frazo "konsideru protekti la enhavon". Mi ne longe konsideris sed tuj protektis ĝin, nur bedaŭrante ke mi tiom post la 6-a de julio vidis la noton. Do ekzakte je la 16:34 h mi ne plu bezonis memorigon - mi bezonintus ĝin tri monatojn pli frue..
Tio kvankam je 15:17 h mi evidente tre hastis, kaj ne havis tempon serĉi kio en la esperanta vikipedio kio ekzistas pri la temo Izraelo / Kanaano. Nun mi havos iom da tempo kaj povos legi la ŝanĝojn en la paĝo ekde la 19-a de marto, sed kiel mi jam skribis je 15:17, baze mi ne konsentas jam pri la unua anonima redakto de la 28-a de majo, kiu forviŝis la ŝtatan informkeston, kun sensenca noto "qsxbsqouhoidiq". Forviŝi ŝtatan informkeston el ŝtata vikia artikolo laŭ mi simbole egalas al nei la ekziston de tiu ŝtato, kaj mi notis ke miaopinie ĝi jam ekde majo fariĝis viktimo de vandalismo, demandante, kial Filozofo ne reagis, kaj kial vi ne pli laŭte pledis pri protekto, per "@nomo" vokante administranton. Mi rapide legos kion Filofozo notis post majo, kaj tuj poste restarigos la paĝon al la stato de marto 2023, kiam ĝi ankoraŭ ŝajne ne difektiĝis. Poste ni plu vidu. Mi certas ke Super Nabla en bona intenco metis la alidirektilon "Izraelio" > "Israelo", ĉar PIV tion proponas. Sed tio iom misgvidas, kaj misgvidis min kiam mi ne havis tempon vere kontroli je 15:17 h - ĉar supraĵe ŝajnas ke nur estus la alidirektilo "Izraelio" al "Israelo". Pli utilus alidirektilo "Izraelio" > "Izraela Lando", kaj nun trankvile serĉante mi tuj ankoraŭ trovis Izraela reĝlando (tien direktas "Izraelo"), por ne mencii Judeo (PIVa, tien direktas "Judio" kaj "Judujo", kvankam Judujo kaj Judeo laŭ PIV temas pri malsamaj epokoj) kaj apartan Reĝlando de Judujo, kaj Judeo (romia provinco) kaj Judea dezerto, tute flankenlasante la tekstojn Sankta Lando kaj Palestino... ThomasPusch (diskuto) 00:26, 21 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch mi simple volis diri responde al via noto de hieraŭ ke jam en julio mi konstatis vandalismon kaj jen mi petis protekton de la artikolo (same kiel estas farita al tiu artikolo en multaj aliaj vikipedioj). Mi ne sciis voki vin aŭ iun alian, mi simple lasis la peton ĉe la diskutejo de la artikolo. Sj1mor (diskuto) 09:14, 21 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
@Sj1mor Klare. Sed viaj vokoj estas tiom valoraj, ke ili ankaŭ meritas esti aŭdataj/vidataj. Tial mi rekomendis tuj fari tiel kiel vi faris hieraŭ, per atentigo de "@nomo" vokante unu aŭ kelkajn (aŭ en katastrofa kazo ĉiujn) administrantojn. Atentigo per @nomo" aŭ same per ŝablono {{re}} estas saĝa maniero altiri atenton al io. Kaj mia konsilo validas ankaŭ por mi mem: ankaŭ mi jam metis notojn en diskutpaĝoj, kiuj simple pro hazardo ne estis viditaj dum jaroj. Tio ne estas problemo, se temas pri mal-urĝa temo, sed se vi vokas administranton, vi volas ke iu vidas vian vokon relative baldaŭ, ne nur post kvar monatoj aŭ post kvar jaroj, ĉu? Do, nun vi regas bonan manieron altiri atenton por viaj vokoj. Uzu la manieron kuraĝe! Vi ne nervos, ĉar vi "tro krias", mi promesas al vi. ThomasPusch (diskuto) 09:29, 21 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĉu la artikolo temas pri la nuna ŝtato aŭ pri la historia lando?

Ĉu la artikolo temas pri la nuna ŝtato aŭ pri la historia lando? La konfuzo evidentiĝas en la nuna versio jam en la unua linio! 2A02:8070:8E81:6260:CD38:E3FA:A080:BB38 10:11, 31 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

La problemo estis tio, estimata aninomulo, kion vi en aŭgusto priskribis per la vortoj "en la nuna versio". La artikolo temas pri la nuna ŝtato, kvankam tute sencas jam en la unua frazo aludi al tio, ke estis historio antaŭ la kreo de la ŝtato en 1948, ĉar sen tiu historio la ŝtato ne ekzistus. Nun la teksto estas denove riparita, kaj ŝajnas al mi ne plu konfuza, kvankam ankoraŭ ne perfekta. ThomasPusch (diskuto) 15:17, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Dubinda anonima redakto de majo 2023

@Sj1mor kaj Filozofo: Mi ĵus hazarde pasis la paĝon kaj je unua rigardo konsideras ke ĝi jam ekde majo fariĝis viktimo de vandalismo. Ĉar vi ambaŭ ankoraŭ vidis ĝin en la lastaj monatoj: kial vi ne pli kriis kaj ne atentigis pri la problemo? Almenaŭ eblas voki iun administranton... Mi nun havas malmultan tempon, ĉar mi malfermis tiom da fenestroj vikipediaj, kaj timas perdi multan komencitan laboron kiam iu familiano venas kaj restartas la komputilon. Sed tuj mi povas protekti la paĝon kontraŭ redaktoj de neensalutintoj. Pri la supra demando ĉu artikolo de titolo "Israelo" temas pri la (nuna) ŝtato aŭ pri la (supozeble antikva) lando: laŭ mi tute klaras ke Israelo baze temas pri la nuna ŝtato, kaj tial ĝi nepre bezonas decan informkeston kiel ĉiu alia ŝtato, kun ŝtata flago kaj blazono kaj ĉio alia. La antikvan grundon, al kiu sopiris la cionistoj en ĉefe orienta Eŭropo antaŭ 100 jaroj, eblus diferencigi per la titolo "Izraelio": Diskuteblas, sed ankaŭ diskutendas, ĉu sufiĉas simpla alidirektilo ĉi tien, aŭ ĉu oni devos dividi la du temojn, ĉar inter alie la romia provinco Britannia kaj la moderna ŝtato Britio ankaŭ ne traktiĝas en unu artikolo, kaj Germania Magna kaj la Franka regno de Karolo la Granda kaj la Sankta Romia Imperio kaj la moderna FRG de 1949 ankaŭ ne estas la sama temo (tion almenaŭ pensus Charles de Gaulle, por kiu entute Karolo la Granda ne estis Karl der Große sed Charlemagne). Sed ĝis ne ekzistas dua artikolo pri antikva Izraelio anstataŭ nur la nuna ŝtato Israelo, ĝis tiu momento ĝi ankoraŭ ne estas.

Pri tiu ĉi paĝo: eblus tutsimple malakcepti ĉion, kio ŝanĝiĝis ĉi tie post la 19-a de marto kaj kiu ne jam estas en la stabila versio. Tio estus plej simpla solvo, sed tiam Filozofo devus duafoje fari siajn (supozeble tute sencajn lingvajn) redaktojn. Mi nun vokiĝas for de la komputilo, kaj poste havas unue miajn aliajn farendajn taskojn. Sed mi petas vin ambaŭ, kiuj evidente havas intereson pri la teksto kaj ambaŭ estas respondecaj redaktantoj: faru bonan proponon, kiel procedi pri la en majo ekfuŝita paĝo! Mi povas reveni poste kaj tiam ankaŭ povas kunhelpi ordigi la malordon. Komence mi nur povas ekskludi enensalutintajn redaktemulojn, por iom seriozigi la redaktadon. ThomasPusch (diskuto) 15:17, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Se homo kiel ekzemple "2A02:8070:8E81:6260:CD38:E3FA:A080:BB38" ankoraŭ volas kundiskuti: Tio kompreneble eblas, post kreado de vikipedia salutnomo. Ĉiu komprenos, ke iuj seriozaj temoj ne bone taŭgas kiel ludejoj de iuj plene anonimaj homoj. Kaj ankaŭ kreo de vikipedia salutnomo, se oni malkaŝas malmulton pri si, ankoraŭ signifas sufiĉe fortan anonimecon. Sed tamen ligo al mem elektita pseŭdonimo jam signas simbole pli seriozan kontribuemon. ThomasPusch (diskuto) 16:01, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Pri la lando-regiono ekzistas artikoloj Izraela Lando, Kanaano kaj Sankta Lando Sj1mor (diskuto) 16:37, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Jes, vi pravas, kaj nun trankvile rigardante mi ankoraŭ trovis multajn pliajn similtemajn tekstojn pri la antikva regno Kanaano/Israelo/Izraelo/Judio kun ĉiuj variaĵoj. Sed ĉiukaze klaris ke tiu ĉi teksto klare temas pri la nuna suverena ŝtato, tial mi sukcesis restarigi la situacion antaŭ la du vandalismaj aĝoj fine de majo, kaj tre klopodis ne samtempe malfari iujn de la tre etaj kaj miaopinie tre pravaj redaktetoj de Filozofo. (Flanke, kara kolego Filozofo: estus helpe, se vi ne pezigas ĉiukaze nematuran, nereviziitan tekstoversion per multaj ĝustaj detaloj, sed provas unue juĝi ĉu antaŭa vandalisma ago vere estis vandalisma, tiam eblas malfari ĝin kaj poste plulabori, aŭ dubakaze eblas alvoki iujn kolegojn kaj kune decidi ke versio estas aprobinda aŭ malaprobinda. Ĉu? Se oni prilaboras principe fuŝan version dum monatoj, ĉiam iĝas pli malfacile dividi la bonajn de malbonaj redaktoj.) ThomasPusch (diskuto) 00:56, 21 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Nun la teksto denove aspektas normala, kiel ĝi estis de antaŭ la 19-a de marto, kaj la postaj etaj redaktoj de Filozofo estas ĉiuj konservitaj. Tamen ĝi ankoraŭ ne plene maturas, kaj mi jam denove ne havas tempon vere purigi ĉion: Ekzemple la frazo "Tamen, Israelo subskribis klopoditan pacon kun Egiptio kaj Jordanio, kaj ili faras penadojn por atingi permanentan interkonsenton kun la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato, dum [mankas io] plue okupacias ties teritorion kaj malhelpas la normalan funkciadon de la Ŝtato Palestino" - "klopoditan pacon" aspektas stile stranga; kion celas la vorto "ili", evidenta pluralo, dum la ŝtato "Israelo" en antaŭa duonfrazo estas nur en singularo - ĉu la plurala "ili" eble celas pri "Egiptio kaj Jordanio" (enhave tutcerte ne, sed gramatike facile eblus); kaj post la vorteto "dum" mankas iu nova subjekto de la duonfrazo. Krom ke tiom politike akuza frazo, kiu estas pli subjektiva persona juĝo ol priskribo de objektiva fakto, tre profitus de fidindaj kaj konvinkaj referencoj!!! Jen nur unu ekzemplo de multaj malglataj frazoj. Do ankoraŭ estas laboro por plia revizio. ThomasPusch (diskuto) 01:20, 21 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Karaj @ThomasPusch kaj Sj1mor: Dankon pro via atentemo kaj iniciatemo! Responde al amika riproĉo de ThomasPusch, mi volas klarigi, ke mi jam multfoje provis pli aktive kontribui al plibonigado kaj lingva flegado de la artikoloj pri la temoj rilataj al Israelo kaj hebreaj historio kaj kulturo. Tamen preskaŭ ĉiam miajn provojn haltigis verva opono de homoj, kiuj miaimprese estis multe malpli kompetentaj (lingve kaj temrilate), ol aplombaj kaj obstinaj. Iom post iom, mi konkludis, ke mi prefere evitu tian afliktan kaj neproduktivan etoson, plejparte limigis miajn tiutemajn kontribuojn al korektado de evidentaj kaj nekontesteblaj eraroj kaj fuŝaĵoj kaj dediĉis fokusiĝis je artikoloj pri aliaj temoj. Post via ĉi-supra alvoko kaj sugestoj, en kiu vi proponas subtenon, mi pretas rekonsideri mian ĝisnunan starpunkton, kaj mi provos dediĉi pli da atento al tiu ĉi grupo de artikoloj. Amike kaj anticipante pluan sukcesan kunlaboron, -Filozofo (diskuto) 18:45, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Cetere vi havas subtenon. Sed ankaŭ se vi ne emas sole redaktobatali kun obstinaj malplikompententuloj, tio kompreneblas. Mi nur petas ke vi atentigas administranton, ekzemple min, se vi vidas ion dubindan, kaj tiam povas eble lasi la malagrablan kvereladon kun ekzemple iuj kaŝemaj anonimuloj al tiu administranto, aŭ almenaŭ havas ties subtenon kaj ne staras sole. Sed, verdire, kiel montras mia supra griza ekzemplofrazo, eĉ nur tiu ĉi sola artikolo pri Israelo ankoraŭ bezonas fortan stilan redaktadon.ThomasPusch (diskuto) 18:52, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]