Diskuto:Laura Klünder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉu ne estus saĝe en la teksto mencii la denaskan personan nomon (redaktita), kaj la komence biologie viran sekson, kaj informi kiam la nomo ŝanĝiĝis? Mi supozas ke temas pri sentoplena temo, sed nun nekonato ricevas malĝustan impreson pri la infanaj jaroj. Aidas (diskuto) 14:58, 21 sep. 2016 (UTC)[respondi]

La celo de vikipedio ne estas malkaŝi personajn detalojn kiuj povas vundi kaj endanĝerigi la personon pri kio temas. La trans-eco de persono ne estas sufiĉe grava afero de publika intereso por vundi homajn rajtojn. --46.125.250.86 20:22, 19 aŭg. 2017 (UTC)[respondi]
Tio estas privata intima informo el ŝia infaneco kiu ne estas pli grava ol iuj aliaj privataj intimaj okazaĵoj el ŝia infaneco, ekzemple je kiu aĝo ŝi ne plu bezonis vindotukon aŭ kiom ofte ŝi forestis lernejon. Se la nemencio donas malĝustan impreson, ĉiuj artikoloj kiuj ne enhavas tiajn detalajn informojn el la infaneco de la persono pri kiu temas ankaŭ donas malĝustan impreson. --92.200.81.18 20:48, 19 aŭg. 2017 (UTC)[respondi]

Mi serĉis informojn pri Nils Martin Klünder ("NoMoKeto"), kiun mi renkontis plurfoje en Esperanto-renkontiĝoj, ankaŭ kun lia patro, kaj Vikipedio donis al mi la falsan impreson, ke tiu homo neniam ekzistis. Anstataŭe, mi pensis esti eksciinta nur pri lia fratino, kaj preskaŭ aldonintus la mencion pri "plia infano" en la artikolon pri la ĵus mortinta patro, kiam mi bonŝance eltrovis ĉi tiun diskuton… Mi forte kontraŭas "reverkadon de historio" kaj se iu famiĝis sub iu nomo, oni ne pretendu, ke tiu neniam ekzistis. Cetere, ekzistas interalie publika intervjuo kun "Nicole", sub kiu en komentoj la intervjuito aldonas pliajn respondojn sub la nomo "Nils Martin Klünder". Kaj alia blogaĵo ligas al ĝi kiel al "intervjuo kun Nils Martin Klünder". --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 19:23, 20 jun. 2022 (UTC)[respondi]

Por informo: La 22-an de junio ĉi tiu artikolo, antaŭe nomita Nicole Klünder, estis alinomita al Laura Klünder, fare de du malmulte aktivaj uzantoj, kaj ĉiuj entekstaj mencioj same ŝanĝitaj. Mi ne trovas por tia ŝanĝo fonton, sed nun ankaŭ nek forton por plu sin dediĉi al la afero, kaj pro respekto al la familio de la mortinta Helmut mi nun ne faros pliajn redaktojn. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 08:07, 23 jun. 2022 (UTC)[respondi]