Diskuto:Murat Zjazikov

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĵus ĝustigis la vortumon de la interna ligilo Federacia Konsilio de Rusio, tiel ke mise ruĝa ligilo iĝis blua, forprenis du dumlonge ruĝajn ligilojn pri kies neceso mi tre dubis, kaj verkis mallongan novan tekston pri la temo konfiddemando. Aldona paŝeto estis meti alidirektilon de "Rijadus-Saliĥijn" al Rijadus-Saliĥijn. Nun estas kvin ruĝaj ligiloj malpli ol antaŭe. Sed ankoraŭ restas tre multaj, tro multaj por ke eblus komforte informiĝi pri la politikisto kaj por ke eblus nomi la tekston elstara. Bona novaĵo estas ke la bluigo de pliaj ruĝaj ligiloj plu signife plibonigos la informadon pri politiko de Rusio (ekzemple pri ties politikaj partioj), sed ja estas relative granda monto da laboro plenumi tiun informan taskon... ThomasPusch (diskuto) 16:22, 15 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

La atentigo pri daŭre tre multaj ruĝaj ligiloj ĝustas. Jen nova artikoleto pri la Komunista partio de la Rusia Federacio, unu ruĝa ligilo malpli, plia simbola paŝo al la direkto de plenigo de la necesaj informoj... Aidas (diskuto) 19:33, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Pri la Liberal-demokratia partio de Rusio mi jen sukcesis relative rapide bluigi ankoraŭ duan ligilon, sen ke mi komprenus vorton de ruslingva teksto. Tamen restas multaj pliaj ligiloj. Aidas (diskuto) 20:14, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Jen mi ankoraŭ kontribuas artikolon pri la gazeto Komsomolskaja Pravda. ThomasPusch (diskuto) 18:20, 29 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Kio estas la Sud-Rusia Humanitara universitato? Ĉu en iu alia vikipedia lingvo estas teksto pri ĝi? Ĉu estas rilato al la instituto Южно-Российский гуманитарный институт - la sola iusence similnoma instanco kiun mi trovas en la reto? ThomasPusch (diskuto) 21:44, 3 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Jes, temas pri tiu ĉi altlernejo. Evidente ĝi ŝanĝis la titolon de universitato al instituto, kio ofte okazas en Rusio. Ĝia retejo nun: [1] Ĉi tie Zjazikov estas prezentata kiel iama studento de la Astraĥana filio de tiu instituto: [2] Artikolo pri ĝi en la rusa vikio mankas.--RG72 (diskuto) 06:52, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Bone. Kun la supra ekstera referenco eblas prezenti la alternejan nomon en la informkesto, alikaze manko de mencio de ĝi en plej multaj aŭ ĉiuj aliaj vikipediaj artikoloj pri li povus kaŭzi dubon pri la vero de la informo. Sed la meto de ruĝa ligilo signas postulon krei artikolon pri la eks-universistato kaj nun-instituto. Tio ne tiom simplas se tute ne estas alilingvaj vikipediaj informoj. Ĉiukaze kreanto de artikolo sen alilingva vikipedia modelo devas esti sperta pri la vikipedia sintakso kaj pri Esperanto, sed ankaŭ esti sperta ruslingvano, ĉar evidente materialo pri artikolo, kvankam ne en la rusa vikipedio, haveblas nur en la rusa lingvo. Ne estas multaj tiaj ambaŭlingve kaj teknike spertaj redaktantoj. Se vi, RG72, volas tutnove krei artikolon, vi estu bonvena. Se ne, mi proponas forpreni la ruĝan ligilon e-lingvan, kaj skribi Astraĥana filio de la Sud-Rusia Humanitara universitato, nun Sud-Rusia Humanitara instituto (Южно-Российский гуманитарный институт) [1] sen ligilo, en simplaj nigraj literoj, sed kun referencigo al la retejo afurgi.ru. ThomasPusch (diskuto) 11:01, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Alia temo:

Laŭ mia impreso la vikipedia sintakso konsideris la lastan semajnon la 52-a de 2016, kaj nun estas la unua semajno de 2017. Laŭ tiu kalkulo tute ne estis 53-a semajno de 2017. Tamen tiu ĉi artikolo laŭ la informoj estu vikipedia "artikolo de la semajno" de la 53-a semajno de 2016. La teksto pro la malgraŭ ĉiuj penoj ankoraŭ multaj ruĝaj ligiloj estis iam kritikata. Sed tamen ne bonus "kaŝi la tekston en neekzistanta semajno". Se konfirmiĝas mia suspekto, ke la lasta semajno de 2016 en vikipedio kalkuliĝis per la numero 52, mi proponas doni al tiu ĉi teksto ankoraŭ semajnon en februaro 2017, por ke ĝi vere estu prezentata. ThomasPusch (diskuto) 11:01, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Vere, la lasta semajno estis la 52-a en 2016. Tion montras ankaŭ mia kalendaro. Narvalo (diskuto) 12:15, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Bone, do mi forigos la indikon pri fantoma "vikipedia artikolo de la semajno de la 53-a semajno de 2016", kaj nomos la tekston "vikipedia artikolo de la semajno de la 5-a semajno de 2017". ThomasPusch (diskuto) 18:12, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Flanka noto: Jen mi ankoraŭ bluigis pliajn antaŭe ruĝajn ligilojn per nova artikoletoj Rusia Ŝtata biblioteko, Vremja Novostej, Komisiito de la Konsilio de Eŭropo pri homaj rajtoj kaj Konsilio de muftioj de Rusio, kaj adaptis la tekstojn Moskvaj Novaĵoj kaj Radio Libera Eŭropo/Radio Libero al aktuala stato. ThomasPusch (diskuto) 12:00, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]