Distrikto Heilbronn
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Baden-Virtembergo |
distriktaro: | Stutgarto |
regiona ligo: | Heilbronn-Frankonio |
administra sidejo: | Heilbronn |
areo: | 1099 km² |
enloĝantoj: | 330.369 (fine de septembro 2006) |
aŭtokodo: | HN (Heilbronn) |
La distrikto Heilbronn situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Heilbronn, kiu tamen ne apartenas al la distrikta teritorio. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj de la regiona ligo Heilbronn-Frankonio.
Najbaras la distriktoj Neckar-Odenwald norde, Hohenlohe kaj Schwäbisch Hall oriente, Enz sudoriente, Ludwigsburg sude, Rems-Murr sudokcidente kaj Karlsruhe kaj Rhein-Neckar okcidente. La eksterdistrikta urbo Heilbronn komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto kaj estas la administra sidejo, sed mem ne apartenas al la distrikta teritorio.
Administra divido
La distrikto konsistas el 46 komunumoj, el kiuj 17 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
- Bad Friedrichshall (18.858)
- Bad Rappenau (20.636)
- Bad Wimpfen (6.897)
- Beilstein (6.140)
- Brackenheim (15.232)
- Eppingen (21.369)
- Güglingen (6.246)
- Gundelsheim (7.468)
- Lauffen am Neckar (11.120)
- Löwenstein (3.102)
- Möckmühl (8.228)
- Neckarsulm (27.346)
- Neudenau (5.179)
- Neuenstadt am Kocher (9.540)
- Schwaigern (11.095)
- Weinsberg (11.692)
- Widdern (2.005)
Neurbaj komunumoj:
- Abstatt (4.508)
- Cleebronn (2.751)
- Eberstadt (3.218)
- Ellhofen (3.393)
- Erlenbach (4.875)
- Flein (6.556)
- Gemmingen (4.909)
- Hardthausen am Kocher (4.087)
- Ilsfeld (8.296)
- Ittlingen (2.414)
- Jagsthausen (1.591)
- Kirchardt (5.492)
- Langenbrettach (3.550)
- Lehrensteinsfeld (2.102)
- Leingarten (10.564)
- Massenbachhausen (3.642)
- Neckarwestheim (3.539)
- Nordheim (7.490)
- Obersulm (13.876)
- Oedheim (5.978)
- Offenau (2.742)
- Pfaffenhofen (2.382)
- Roigheim (1.446)
- Siegelsbach (1.696)
- Talheim (4.749)
- Untereisesheim (4.080)
- Untergruppenbach (7.498)
- Wüstenrot (6.831)
- Zaberfeld (3.961)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
Eksteraj ligiloj
greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj) greke turismaj paĝoj pri la okcidenta parto de la distrikto
|