Donecko
Donecko (Донецьк) estas milionurbo, la ĉefa industria centro de Ukrainio en Donecka Baseno kaj ĉefurbo de Donecka regiono. La urbo havas 1 059 800 loĝantojn.
Ĝi estas centro de aglomeraĵo, kie en 2013 loĝis ĉ. 1,9 mln de personoj. Donecko estas la kvara laŭ grandeco ukraina urbo kaj kune kun najbaraj urbaj centroj ĝi kreas kunurbaĵon. La 7-an de aprilo 2014 la urbo estis transprenita de prorusaj separistoj – kontraŭuloj de la registaro en Kievo kaj pretendas esti ĉefurbo de neagnoskata Popola Respubliko de Donecko. Pro la daŭranta milito nun ĝi estas ruinigita.
Geografio
Donecko situas en orienta parto de la lando, sur ebenaĵo, laŭ Kalmiuso-rivero.
Koordinatoj: 48° 00′ N 37° 48′ O / 48.000 °N, 37.800 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 00′ N 37° 48′ O / 48.000 °N, 37.800 °O (mapo)
Tuta areo estas 385 km2.
Longo de nordo al sudo estas 28 km.
Longo de oriento al okcidento estas 55 km.
Kvanto da distriktoj - 9.
Kvanto da placoj - 21.
Kvanto da stratoj, bulvardoj, avenuoj - 2200.
Stratoj havas longon - 2500 km.
Akvujoj - Kalmiuska akvujo (60 hektaro) kaj Donecka maro (206 hektaro).
Riveroj - 5:, Kalmiuso, Asmolovka (13 km), Ĉeripaŝkina (23 км), Skomoroŝka, Baĥmutka.
Kvanto da terrikonoj - 125.
Historio
La urbo havis nomojn Juzovka (Юзовка), Trock (Троцк) kaj Stalino (Сталино).
Juzovka havis statuson de fabrika urbeto.
La 3-an de julio 1917 Juzovka ekhavis statuson de urbo.
La 6-an de junio 1924 Juzovka estis renomita Stalino.
La 9-an de novembro 1961 Stalino estis renomita Doneck'.
Donecko estiĝis somere de 1869 sur lokoj de vilaĝetoj: Aleksandrovka, Avdotino, Grigorjevka (Georgievka), Lubimovka (Zakop), Nikolaevka, Jekaterinovka, Larinka, Semenovka, Oveĉij, kiujn fondis dum la 17-a jarcento zaporoĵskaj kozakoj. John Hughes, kimra negocisto, fondis tie fabrikon pri feraĵoj. En 1917 okazis ribelo. Antaŭ la dua mondmilito en Stalino loĝis ĉirkaŭ 507 mil homoj, post kiam liberigis la urbo ĉi tie loĝis nur 175 mil homoj. Dum la milito la urbo detruiĝis. Germanoj havis la urbon inter 1941-1943. En jaro 2012 urbo gastigas Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 2012. En la urbo funkcias Donecka Universitato.
Vidindaĵoj
Distriktoj de la urbo
- Kievskij (Киевский)
- fondita je la 1967-a j.
- areo - 33 km2.
- loĝantaro - 143,7 mil.
- Kujbiŝevskij (Куйбышевский)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 51 km2.
- loĝantaro - 120,8 mil.
- Kirovskij (Кировский)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 68 km2.
- loĝantaro - 171,7 mil.
- Kalininskij (Калининский)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 19 km2.
- loĝantaro - 109,7 mil.
- Leninskij (Ленинский)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 37 km2.
- loĝantaro - 107,8 mil.
- Voroŝilovskij (Ворошиловский)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 10 km2.
- loĝantaro - 97,3 mil.
- Petrovskij (Петровский)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 57 km2.
- loĝantaro - 88,6 mil.
- Budjenovskij (Будёновский)
- fondita je la 1980-a j.
- areo - 25 km2.
- loĝantaro - 100,3 mil.
- Proletarskij (Пролетарский)
- fondita je la 1937-a j.
- areo - 58 km2.
- loĝantaro - 102,8 mil.
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Bochum, Germanio
- Ŝablono:Flagicon Magdeburg, Germanio, 1987
- Ŝablono:Flagicon Charleroi, Belgio
- Ŝablono:Flagicon Katowice, Pollando
- Ŝablono:Flagicon Kutaisi, Gruzio
- Ŝablono:Flagicon Moskvo, Rusio
- Ŝablono:Flagicon Narva, Estonio
- Ŝablono:Flagicon Pittsburgh, Usono
- Ŝablono:Flagicon Rostov-na-Donu, Rusio
- Ŝablono:Flagicon Sheffield, Britio
- Ŝablono:Flagicon Toronto, Italio, (1984)
- Ŝablono:Flagicon Vilno, Litovio
- Ŝablono:Flagicon Ostrava, Ĉeĥio, (2009)
Esperanto
En la urbo kaj la regiono aktivis ukrainia esperantisto Vladimir Kornilov
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj