Eŭropa Tago de Lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eŭropa Tago de Lingvoj estas festata ĉiujare la 26-an de septembro ekde la jaro 2001, kiam la tuta jaro estis dediĉita en Eŭropa Unio al multlingveco kaj fine de tiu jaro Konsilio de Eŭropo starigis novan ĉiujaran feston. La ĉefa celo de la evento estas inspiri onin al lernado de lingvoj tra la tuta Eŭropo.

Tiu tago estas bona ebleco por Esperanta agado. Prezidanto de UEA profesoro Corsetti nomis tiun tagon "eŭropa ago-tago".

Disponeblaj informoj

La retpaĝaro disponeblas nur en la angla kaj la franca. En 2006 la elŝuteblaj informoj pri la tago ekzistas en:

Dosiero pri kiel lerni novajn lingvojn elŝuteblas en 2006 en jenaj lingvoj:

Historio

Post la sukceso de la Eŭropa Jaro de Lingvoj en 2001, la Konsilio de Eŭropo decidis ke ĉiujare la 26-a de septembro estos Eŭropa Tago de Lingvoj.

La sukcesan lingvan debaton "La Lingva Egaleco en Internaciaj Rilatoj" en la hotelo "Victoria" en Varsovio (la 26an de septembro 2004) organizis la japana mecenato Etsuo Miyoshi okaze de Eŭropa Tago de Lingvoj por la polaj deputitoj (MEP), polaj politikistoj kaj amaskomunikiloj. Partoprenis ĝin sume 46 personoj, i.a. 4 MEP, 5 asistantoj de MEP kelkaj polaj kaj unu deputito de Litova Sejmo (Parlamento) kaj kiel prelegantoj estis invititaj speciale por la debato: Nobel-premiito prof. Reinhard Selten, nepo de L.L.Zamenhof d-ro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, Prezidanto de AIS prof. Helmar Frank, Prezidanto de UEA prof. Renato Corsetti, Vicrektoro de Politekniko de Lublino prof. Witold Stępniewski.

Celoj

La Eŭropa Tago de Lingvoj celas en Eŭropo atentigon pri:

  • la lingva diverseco en la landoj eŭropaj,
  • la plurlingveco de eŭropanoj,
  • la lernemo de la eŭropanoj regi dum sia vivo novajn lingvojn.

Eŭropaj lingvoj

Troviĝas pli ol dudek oficialaj lingvoj:

Krome ekzistas regionaj, minoritataj lingvoj, kies rajtoj estas agnoskataj en "Ĉarto pri la regionaj kaj minoritataj lingvoj".

Aliaj lingvoj parolataj en Eŭropo estas la rusa, la belorusa, la ukraina, k.t.p. .

Eksteraj ligiloj