Egils Levits
Egils Levits (naskiĝinta la 30-an de junio 1955 en Rigo) estas latvia politikisto, kiu servis kiel la Prezidanto de Latvio de lia elekto majo 2019, postsekvante la antaŭan prezidanton Raimonds Vējonis, ĝis 2023. Li ricevis 61 voĉojn el 100-membra parlamento. Levits komencis sian kvarjaran prezidantan periodon la 8-an de junio 2019.
Li ĝis la aĝo de 17 jaroj estis gimnaziano en Rigo, kiam lia familio pro sia judeco devis translokiĝi al Okcidenta Germanio. Sekve li finis la mezlernejajn jarojn en la Latva gimnazio en Münster kaj poste studis en la Universitato de Hamburgo - hansa urbo samkiel Rigo, kiu ekde la mezo de la 20-a jarcento havas aparte intensajn civitanajn rilatojn kun la latva ĉefurbo kaj kun ties marborda-banloka antaŭurbo Jūrmala. Post la studado li laboris en taskoj de internaciaj kaj naciaj tribunaloj en Germanio.
De 1995 ĝis 2004 Levits estis membro de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. De 2004 ĝis 2019 li estis membro de la Kortumo de la Eŭropa Unio.

