Emblemo de Turkmenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de Turkmenio
La ŝtata emblemo de Turkmenio
La ŝtata emblemo de Turkmenio
Uzata ekde: 1993
vdr

La blazono aŭ pli formale ŝtata emblemo de Turkmenio ekestis post la malfondo de Sovetunio kaj de ties Turkmena Soveta Socialisma Respubliko en 1991.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ronda variaĵo de la emblemo uzata inter 1992 kaj 2003.
Ronda variaĵo de la emblemo uzata inter 1992 kaj 2003.

La ok-angula verda stelo estas bazita sur la islama simbolo konata per la araba nomo Rub al Hizb (۞). La plimulto de la turkmenoj estas islamanoj. Tiu okangula stelo havas oran randon, kaj en sia centro ruĝan cirklan diskon kiu portas garbojn de greno, kvin tradiciajn turkmenajn tapiŝo-ornamoj kiuj ankaŭ revenas en la flago de Turkmenio. La kvin tradiciaj tapiŝoj sur la ruĝa disko reprezentu la kvin gravajn tribojn, kaj samtempe reprezentu la tradiciajn kaj religiajn valorojn de la lando. Fakte ekzistas ankoraŭ pluraj pliaj turkmenaj triboj aŭ subtriboj, kiuj ne estas aparte reprezentataj.

Centrita super la ruĝa disko estas pli malgranda blua disko kun viveca (anstataŭ heraldike simboligita) bildigo de la aĥalteka ĉevalo Janardag, turkmena ĉevalraso kaj dorlotbesto de la iama ŝtata prezidanto Saparmurat Nijazov kaj laŭ registaraj informoj "fonto de fiero por la turkmena popolo". Ronda variaĵo de la emblemo estis uzita de 1992 ĝis 2003. Plejparto de la elementoj de la blazono videblas ankaŭ en la nacia flago.

Simboleco[redakti | redakti fonton]

La verda kaj ruĝa koloroj aperas en tiu ŝildo ĉar ili estis la historiaj koloroj de la turkmenoj. La centraj elementoj estas ĉirkaŭitaj de garboj de tritiko kiuj aludas al la agrikultura tradicio de la lando kaj al la kutimo bonvenigi gastojn kun salo kaj tritika pano. Super la tritiko kaj la ruĝa cirkla dsiko aperas blanka duonluno, tipa por la tjurklingva simbologio, kaj kvin blankaj kvinpintaj steloj. La duonluno simboligu la esperon de la lando pri brila estonto kaj la steloj reprezentu la kvin nuntempajn provincojn de Turkmenio.