Emil Habibi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Habibi
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1922 (1922-08-29)
en Ĥajfo
Morto 2-an de majo 1996 (1996-05-02) (73-jaraĝa)
en Nazareto
Mortokialo kancero
Tombo Ĥajfo
Lingvoj hebreaaraba
Ŝtataneco PalestinoIsraelo
Okupo
Okupo verkistopolitikistoĵurnalistopublikigisto
vdr

Emil Ŝukri Habibi (hebree אמיל חביבי arabe إميل حبيبي‎) naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1922 en Ĥajfo[1] kie li kreskis kaj vivis ĝis 1956, kiam li translokiĝis al Nazareto, kie li mortis la 2-an de majo 1996[2]. Li estis palestindevena Israela verkisto, eseisto , membro de la Knesset, apartenanta al la Komunista Partio de Israelo (KPI) ĝis 1991, kiam li eksiĝis de la partio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emil naskiĝis en anglikana palestina familio. Lia familio komence konfesis ortodoksecon, tamen, pro disputoj en la Jerusalema Ortodoksa Eklezio, ili konvertiĝis al anglikanismo. En sia junaĝo, li laboris ĉe naftorafinado kaj poste (1942-1943) kiel programestro de radiostacio en Jerusalemo (Al Quds).

En la mandata Palestino, Emil fariĝis unu el la gvidantoj de la Palestina Komunista Partio. Kun la eksplodo de la Palestina Milito de 1948, li restis en Israelo kaj ricevis la israelan civitanecon. Post la milito, Habiebi fariĝis unu el la fondintoj de la Komunista Partio de Israelo (KPI).

De 1948 ĝis 1990 li gvidis la plej grandan arabalingvan israelen ĉiutagan gazeton "Al-Ittihâd" (La Unio) de kiu li restis ĉefredaktoro ĝis 1989[3].

Post la starigo de la Israela ŝtato, li aktivis por restarigi la unuecon de la komunistoj kadre de la Israela Komunista Partio, kiu estis unu el ĝiaj reprezentantoj en la Kneset (La israela parlamento) inter 1952 kaj 1972 kiam li rezignis sian parlamentan postenon por dediĉi sin al literatura kaj ĵurnalisma laboro.

En la lasta jaro de sia vivo li okupiĝis pri eldonado de literatura revuo nomata "باق في حيفا" (Maŝaref), kiu publikigis arabajn kantojn de arabaj israelanoj kaj arabajn tradukojn de kantoj el diversaj lingvoj, inkluzive el la hebrea lingvo.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Habibi estis unu el la gvidantoj de la Palestina Komunista Partio dum la Mandata epoko. Li subtenis la Planon de UN por la dispartigo de Palestino (de 1947). Kiam Israelo fariĝis ŝtato, li helpis formi la Israelan Komunistan Partion (ne konfuzenda kun la nuntempa partio Maki). Li deĵoris en la Kneset inter 1951 kaj 1959, kaj denove de 1961 ĝis 1972, unue kiel membro de Maki, antaŭ liberiĝi de la partio kun Tawfik Toubi kaj Meir Vilner por fondi alian komunistan partion (Rakah). En 1991 li estis eksigita de ĉiuj siaj pozicioj en la partio pro sia deziro fari reformojn en la KPI, inspirita de la nova politiko de Miĥail Gorbaĉov.

Polemiko[redakti | redakti fonton]

En 1992, li estis la unua arabo kiu gajnis la israelan premion pri literaturo, la plej alta distingo en Israelo, pri kio multaj palestinanoj ne kontentis. Sed li ankaŭ defiis iujn israelanojn donacante la 8.000 dolarojn de la premio profite al palestinaj infanoj vunditaj de la israela armeo dum la intifado.

En 1990, Jaser Arafat, estro de la OLP, atribuis al li la premion Al-Quds (Jerusalema medalo) kiu estas la plej alta palestina honoro, pro lia literatura verkaro.

Kun la paso de la tempo kaj kiam liaj romanoj ekaperis la polemika personeco de Habibi malaperis favore al la figuro de la pionira kaj aŭdaca verkisto, al kiu restos eterne ligita la karaktero de Sa'id la Pesoptimisto, kiu konstante iras de optimismo al pesimismo. En 1972, kiam Emil forlasis la Knesset, li komencis verki sian unuan romanon "La sekreta vivo de Said. La pesoptimisto".

Verkaro[redakti | redakti fonton]

1969: Sudāsiyyat al-ayyām al-sittah

1974: Al-Waqāʾiʿ al-gharībah fī 'khtifāʾ Saʿīd Abī 'l-Naḥsh al-Mutashāʾ (angla titolo: "The Secret Life of Saeed the Pessoptimist" aŭ "La strangaj faktoj en la malapero de Said Abi Al-Nahhas, la pesoptimisto[4] aŭ arabe "الوقائع الغريبة في حياة سعيد أبي النتس المتشائل"), la plej rimarkinda el liaj sep romanoj, en kiu li esploris la duecon de tiuj araboj, kiuj, kiel li mem, ne foriris dum la araba-israela milito en 1948-49."[5] La libro prezentas la vivon de palestinano, utiligante nigran humuron kaj satiron. En ludema maniero ĝi traktas la realaĵojn por araboj vivi en Mandata Palestino dum dudek jaroj (inter 1947 kaj 1967). En la parto 'hebrea leciono' de tiu libro li menciis Esperanton.

1976: Kafr Qāsim

1980: Lakʿ bin Lakʿ (teatraĵo)

1991: Khurāfiyyat Sarāyā Bint al-Ghūl (angla titolo: Saraya, the Ogre's Daughter) kie la reapero de sovaĝulo estas la preteksto por esplori internan ekzilon.

Citaĵo kaj diraĵo de Emil Habibi en Vikicitaro:

Juda knabo, kiu sidis apud mi, sen ke mi rimarku lin, surprizas min per la demando: 'Kiun lingvon vi parolas?'

"Vi povas vivi kune kaj kunekzisti malgraŭ ĉio, malgraŭ ĉiu historio"

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(franca) Catherine Portevin, «Deux romanciers face à la paix. Habiebi l'Arabe et Yehoshua le Juif», Télérama, n-ro 2291, la 8-an de decembro 1993, paĝoj 8-14.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Sabry Hafez, Obituary: Emile Habibi, The Independent, la 4-an de majo 1996
  2. Noto: En 1956 li transloĝiĝis de Ĥajfo al Nazareto kaj restis tie por la resto de sia vivo ĝis li tie mortis en 1996 , sed laŭ lia volo li estis entombigita en Ĥajfo. Krome, laŭ lia peto, la surskribo "restis en Ĥajfo" restis sur lia tomboŝtono .
  3. (fr) Emile Habib, Samed... je la malkovro de la palestina literaturo.
  4. Noto: neologismo "pesoptimisto" (mutachâ'il) estas interkruciĝo inter pesimisto (mutachâ'im) kaj optimisto (mutafâ'il).
  5. en la parto 'Hebrea leciono'