Endre Szabó (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Szabó
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1849 (1849-06-03)
en Veľká Tŕňa
Morto 4-an de februaro 1924 (1924-02-04) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Janka Szabóné Nogáll vd
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Endre SZABÓ [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Endre estis hungara verkisto, poeto, ĵurnalisto, tradukisto, juristo, membro de Societo Petőfi.

Endre Szabó naskiĝis [1][rompita ligilo] la 3-an de junio 1849 en Hungario, en Nagytoronya (nuntempa Veľká Tŕňa en Slovakio). Li mortis la 4-an de februaro 1924 en Budapeŝto. Lia edzino estis Janka Szabóné Nogáll.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Szabó pristudis juron en Sárospatak, kie jam li komencis verkadi. Post kelkaj jaroj li ekhavis la eblecon labori en Budapeŝto, same li havis ŝancon aliĝi al literaturaj rondoj. Liaj poemoj kaj aliaj verkoj aperis en konataj gazetoj, ekzemple en Vasárnapi Ujság. En 1877 li ekredaktis revuon, samtempe li jam ne plu laboris kiel juristo. En 1880 li edziĝis. Li tradukis el la germana, franca, sed precipe rusa lingvoj. Kelkfoje li vojaĝis al Rusio, estis li, kiu la unua komencis traduki gravajn rusajn verkojn.

Li uzis la pseŭdonimojn Lantos Sebestyén, Pesti Pista, Pesti Lénárt, ifjabb Kakas Márton, Veres barát, Sz. E..

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Három szatira (Tri satiroj) 1872 - debuta verko
  • Költeményei (Poemoj) 1876
  • Újabb költeményei Pli novaj poemoj) 1880
  • A kardos menyecske 1887 - romano
  • Zsebbe való orosz nyelvtan (Porpoŝa rusa gramatiko) 1888
  • Orosz költők (Rusaj poetoj) 1892 - tradukaĵoj
  • Négy orosz költő (Kvar rusaj poetoj) 1900 - tradukaĵoj
  • Villámlások (Fulmoj) 1919 - poemoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]