Erik Asklund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Erik Asklund

Erik ASKLUND (naskiĝis la 20-an de junio 1908, mortis la 6-an de novembro 1980) estis sveda verkisto.

Epoko[redakti | redakti fonton]

En la historio de Svedio la fruaj 1930-aj jaroj estis periodo de gravaj ŝanĝoj. "La sveda popolhejmo" estis konstruota, modernigotaj la vilaĝoj. La urboj kreskis, novaj teknikoj kaj amasmedioj ekaperis. Ŝokis la sinkopoj de la ĵazo dum la sonfilmo festis siajn unuajn sukcesojn kaj literatura modernismo komencis establiĝi. Viroj kaj inoj provis vivi en provedzeco kaj en la socio ade kreskis la influo de virinoj. Optimismo por la estonteco kaj nova vivkulturo miksiĝis kun maltrankvilo pro la granda senlaboreco, la ekonomia krizo kaj la antaŭenmarŝo de la faŝismo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Meze de ĉi turbulencoj staris la juna Erik ASKLUND. Li debutis en 1929 per la eksperimenta romano "Bara en början". Samjare li ankaŭ kunlaboris por la fama lirikantologio "Fem unga". En la unua duono de la 1930-aj jaroj Asklund priskribis la elformiĝantan modernan svedan socion. En tiu tempo li verkis interalie la romanojn "Kvinnan är stor" (1931), "Lilla land" (1933) kaj "Fanfar med fem trumpeter" (1934). Precipe la filmarton influis kaj inspiris ASKLUND per sia literatura verkado. Koncerne la muziko, oni eblas konstati, ke "Fanfar med fem trumpeter" estas unu el la unuaj svedaj ĵazromanoj. Perceptante kaj jesante la modernon ASKLUND sentis la fascinon de la fenomeno de la grandurbo. En liaj verkoj bildiĝas la pulsanta vivo de la metropolo; svarmas trafikiloj, homoj, funkciismaj domoj, neonlumo kaj reglimanta akvo en imagospronaj scenoj.

Prijuĝo de samtempano[redakti | redakti fonton]

Li estis unu el la tiel nomataj proletverkistoj, kies komuna verko "Fem unga" (kvin junuloj) en 1929 vekis ne nur sensacion, sed iĝis certagrade iniciato, ĝi signifis gvardiŝanĝon kaj la klaran enmarŝon de la proletoj en la ... svedan literaturon.
Erik ASKLUND estas unuavice lirika talento, delikata naturpentranto kaj agordkomponisto. En siaj prozaĵoj li prezentas sin kiel akra kritikanto de la socio. Li estas ŝatata aŭtoro de rakontoj por la junularo. Inter liaj verkoj estas ankaŭ kelkaj romanoj, eksperimentaj laŭforme, prezentantaj ĉiujn ĵus menciitajn kvalitojn kaj tendencojn.

Ferenc Szilágyi en Sveda Novelaro, Sveda Laborista Esperanto Asocio, Stokholmo, 1950.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La bando, novelo, tradukis Ferenc Szilágyi, en: Vespera ruĝo anoncas ventegon.