Ernstroda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernstroda
Blazono
Ernstroda (Germanio)
Ernstroda (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Gotha
Komunumaro Friedrichroda
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03623
Poŝtkodo 99894
Aŭtomobila kodo GTH
Oficiala Municipokodo 16 0 67 015
Politiko
Komunumestro Frank Schuchardt (ĝis 2007)
Partio de komunumestro CDU / BL
Adreso de la administrejo Gartenstr. 9
99894 Friedrichroda
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 52′ N, 10° 37′ O (mapo)50.86416666666710.619444444444Koordinatoj: 50° 52′ N, 10° 37′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 360 m
Areo 10,88 km²
vdr

Ernstroda estis memstara komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 1035 loĝantojn. Kunfandiĝo kun Friedrichroda kaj sekva neniiĝo administra fariĝis en 2007.

Geografio kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

La kiel stratvilaĝo aranĝita Ernstroda troviĝas ĉe la norda rando de Turingia Arbaro nordeoste de Friedrichroda; kvartaloj ĝiaj estas Ernstroda kaj Cumbach. La vilaĝo situas en la t.n. Naturparko "Turingia Arbaro" rekte ĉe la piedo de la sudokcidente staranta monto Eichberg kun alteco de 396,9 metroj. Fluas tra la vilaĝo la rojo Schilfwasserbach kiu fontas norde de la migradopado Rennsteig ĉe la norda flanko de la monto Kleiner Jagdberg (726 metroj) en alteco de ĉ. 712 metroj sudueste de Friedrichroda. Laŭ la landa ŝoseo L 1026 ĝi kondukas tra la valo Kühles Tal trafonte inter Gänsekuppe kaj Gottlob al la unuaj loĝdomoj de Friedrichroda. Post la urbo ĝi trafluas Ernstroda fontonte post ĉ. 1 kilometron post la vilaĝrando je Leina. La torento disde la fonto trapasas altecdiferencon de ĉ. 380 metroj kaj distancon de 11 km. Tra Ernstroda kondukas la landa ŝoseo L 1025 (WaltershausenGeorgenthal), je kiu trafas vilaĝmeze la distrikta ŝoseo K 14 el Friedrichroda kiu tuj poste en la nordo forlasas la vilaĝon en la direkto de Cumbach. Regulaj buslinioj ekzistas inter Georgenthal kaj Friedrichroda. La fervojlinio en la direkto Georgenthal respektive de Friedrichroda post la Dua mondmilito lau ordono de la sovetiaj okupantoj forigitis; la stacidomo nomiĝis Schönau vor dem Walde-Ernstroda.

La evangelia preĝejo - orienta fasado

Historio[redakti | redakti fonton]

Ernstroda unue endokumente menciitis ĉ. la jaro 1200-a kiel posedaĵo de la benediktanoj de Reinhardsbrunn. Malnovaj skribmanieroj estis Erphisrot kaj Ersrode, kiu etimologie signifas posedaĵon senradikigitan aludante al la estiĝo de la vilaĝo kiel setlejo pretigita je terenkultivado. Je la komenco de la 15-a jc la vilaĝo akiris la rajton je publikaj trinkigado kaj bierfarado kio kaŭzis kvereletojn kun la koncernitaj konkurenculoj el Waltershausen kaj Friedrichroda.

Post abolicio de la klostro de Reinhardsbrunn post Reformacio la vilaĝo apartenis al la Administradujo Reinhardsbrunn, kiu iĝis en la jaro 1640 parto de la Duklando Saksio-Gotha, en 1672 de la Duklando Saksio-Gotao-Altenburg kaj en 1826 de la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao. Historie grava metio en Ernstroda estis la transportado kiu en la 19-a jc ekmalgravis pro la konstruo de modernaj stratoj kaj la alveno de la fervojo. Poste la loĝantoj laboris en la industrioj lignoprilaboraj kaj ludilaj kiel ankaŭ en la teksado de hosoj. En la 1.7.1950 komenciĝis la malmemstareco de Cumbach iĝinte parto de Ernstroda. En 1977 Ernstroda unuiĝis al la Komunuma unio Friedrichroda antaŭ ĝia kompleta friedrichroda-iĝo en la jaro 2007-a.

Ernstroda-aj tipaj kostumoj surpoŝtmarke en 1993

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Plej grava vidindaĵo estas memkompreneble la protestantisma Katarino-kirko de 1599. Ĉekonstrue oni uzis la turon de la antaŭula ejo. La teretaĝo tura havas krucripovolbon. En la 1817-a jaro instalitis nova orgeno farita fare de firmao Ratzmann el Ohrdruf. En la 19.7.1990 restaŭradlaboroj turaj finiĝis kaj festitis, unu jaron poste ekfunkciis moderna turhorloĝego. La kirko ricevis ankaŭ novan orgenon de la firmao Rudolf Böhm el Gotha, kiu estis konstruita en 1980.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Lasta honorofice deĵoranta urbestro de Ernstroda estis la kristanemokrato Frank Schuchardt,

Gravuloj[redakti | redakti fonton]