Espirito-Santo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Espírito-Santo)
Espirito-Santo
portugale Espírito Santo

Flago de Espirito-Santo

Blazono de Espirito-Santo

Flago de Espirito-Santo Blazono de Espirito-Santo
subŝtatoj de Brazilo
Himno: Himno de Espirito-Santo
Nomo de la loĝanto: capixaba aŭ espírito-santense
Situo de Espirito-Santo
Situo de Espirito-Santo
Situo
 - Regiono Sudorienta
 - Limnajbaroj Bahio, Minas-Ĝerajso kaj Rio-de-Ĵanejrio
 - Mezoregionoj 4
 - Mikroregionoj 13
 - Municipoj 78
Ĉefurbo Vitória
Registaro Nuntempa
 - Ŝtatestr(in)o Renato Casagrande ()
(ekde 1-a de januaro 2019)
Registaro de 2015 ĝis 2018
 - Ŝtatestr(in)o Paulo HARTUNG (PMDB)
 - Vicŝtatestr(in)o Ricardo FERRAÇO (PSDB)
 - Federaciaj deputitoj 10
 - Ŝtataj deputitoj 30
Areo  
 - Entute 46 077 km² (23º)[1]
Loĝantaro 2007
 - proksimume 3 351 669 loĝ. (14º)
 - Loĝdenso 72,7 loĝ./km² (7º)
Ekonomio 2006
 - MEP R$ 52 782 914 (11º)
 - MEP po kapo R$ 15 236,62 (5º)
Sociaj indikiloj 2000
 - IHD 0,802 (2005)[2] (7º) – alta
 - Vivdaŭro 72,9 jaroj (9º)
 - Analfabetismo 5,6% (8º)
Horzono UTC-3
Klimato Tropika Cwb, Aw
Mallongigo BR-ES
Retejo www.es.gov.br
Mapo de Espirito-Santo
Mapo de Espirito-Santo
vdr

Espirito-Santo (Espírito Santo, aŭ Sankta Spirito, portugallingve) estas brazila ŝtato en sudorienta regiono. Ĝia ĉefurbo estas Vitória.

La insuloj Trindade (Triunuo) kaj Martim Vaz formas malgrandan arkipelagon je 1200 km oriente de la urbo Vitória en Suda Atlantika Oceano, apartenanta al la ŝtato Espirito-Santo.

Esperanto en Espirito-Santo[redakti | redakti fonton]

Malmultaj estas la informoj pri la Esperanto-movado en Espírito Santo, sed ŝajne D-ro Arthur Lourenço de Araújo Primo, estis pioniro de la Esperanto-movado en Vitória kaj delegito de UEA kiam ĝia sidejo ankoraŭ estis en Svislando; krome li estis delegito de pluraj brazilaj kongresoj de Esperanto kaj ĉefa instiganto de la 8-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Vitória de la 21-a ĝis la 24-a de Novembro 1926; tamen, li ne povis partopreni en la Organiza Komitato ĉar en la sama epoko li estis elektita, de la subŝtata estro, kiel Ĝenerala Sekretario de la Organiza Teknika Komitato de la 8-a Brazila Geografia Kongreso, okazinta ankaŭ en Vitória, al kiu ne eblis rifuzi.

Jaroj poste venis alia grava apogo al Esperanto de la Beletra Akademio de la ŝtato, kiu laŭ propono de la akademiano José Paulino Alves Junior okaze de kunsido la 24-an de Februaro 1944, dato de la komenciĝo de la Beletristika Jaro, konsideris fondita "Centro Espírito-Santense de Esperanto".

En 1945, Artur Lourenço de Araújo Primo reprezentis la lokan movadon ĉe 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"
  2. [1]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.