Saltu al enhavo

Esperanta Biblioteko Internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo uzata en la serio

Esperanta Biblioteko Internacia estas kolekto de originalaj libroj kaj tradukoj de diversnaciaj esperantistoj.

La libroj estis eldonitaj en formato 14x10 cm. de la entrepreno Möller & Borel, poste de Ader kaj Borel, kaj fine de Ellersiek & Borel en Berlino. En la kolekto 33 [1] libroj aperis inter 1909 kaj 1924.

Libroj eldonitaj en la serio

[redakti | redakti fonton]
Listo de publikigaĵoj el la serio.

Serio de Esperanto-libroj en la eldonejo Möller & Borel, Berlin

Citaĵo
 La firmao Möller kaj J. Borel fondis tre rimarkindan kaj utilan kolekton de legolibroj kiuj precipe taŭgas por lernantoj kaj ankaŭ kiel literatura vulgarilo ĉar ĉiu volumeto malgraŭ sia eleganta formato kaj la bona presado kostis tre malmulte : 1/10 de spesmilo.
En tute aperis 33 numeroj de tiu kolekto de neriproĉeblaj, belstilaj verketoj kiuj sen la dubo troviĝas en ĉiuj Esperantaj hejmaj libraroj. 
— 1910(1964), Historio de Esperanto I, paĝo 303

Pri Sinjoro Herkules

Citaĵo
 Direktoro de edukejo volas dungi instruiston kaj direktoro de cirko volas dungi akrobaton. Okaze ambaŭ direktoroj difinas renkonton kun siaj kandidatoj por sama horo kaj en unu sama hotelo. Kiajn situaciojn povas naski tiu cirkonstanco, oni facile povas imagi. La traduko estas en bona stilo kaj la agado estas viva kaj amuza. La drameto ŝajnas al mi tre taŭga por grupaj teatretoj, ĉar la scenaranĝo estas simpla kaj la personaro konsistas el du virinoj kaj kvin viroj. 
— A.E.W. La Brita Esperantisto - Numero 084, Decembro (1911)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Courtinat, Léon 1964-1966 : Historio de Esperanto, Bellerive-sur-Allier, paĝo 303

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]