Esperanto-movado en Latvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Tiu ĉi artikolo temas pri la Esperanto-movado en Latvio.

Historio ĝis 1935

Antaŭ la unua mondmilito Latvio apartenis al cara Rusio. La registaro ĝenerale ne volonte donis permeson por fondo de societoj, ankaŭ multaj personaj rajtoj estis limigitaj. En la urboj tre multaj parolas tri lingvojn: latva, germana, rusa. Krome oni studis en lernejoj anglan kaj francan lingvojn. La loĝantaro ne multe sentas bezonon de komuna interkomprenigilo. Jen la kaŭzoj, kial Esperanto ne havas tre fekundan grundon en la lando.

Unua pioniro estis instruisto Rudolfs Libeks, kiu en 1889 verkis la unuan lernolibron por latvoj. Post lia formigro al Brazilo dum 1890-aj jaroj, pri Esperanto oni aŭdis nenion. En 1904 en Riga fondiĝis filio de Peterburga Esperanto-societo „Espero“. Tiutempe multe helpis la movadon Max Klaczko, donante ejon kaj monrimedojn. Vladimír Szmurlo fondis en 1910 Esperanto-societon „Riga Stelo“ kaj eldonis monatan revuon Riga Stelo en 1910 kaj 1911.

Riga Esperanto-Societo estas fondita la 29-an de marto 1912 de K. Busch, J. Alksnis, P. Rodd. Ĝia regularo estis peza, kreinte konsilantaron 12-personan kaj estraron 6-anan. La agado ne estis sukcesa. Esperanton posedis nemultaj. Ĉar ĉefe oni uzis rusan lingvon, multaj baldaŭ eksiĝis, tial post unu jaro el 36 anoj restis kelkaj. Oni denove eklaboris en 1913 atingante jarfine 47 anojn, en la biblioteko estis 31 libroj. Kursoj ne okazis. Malsukcese aranĝita vesperbalo tute disigis la anaron. Tiutempe ĉefe agis: J. Alksnis, A. Abel, Antons Krastiņš. La lasta kun siaj fratinoj ankaŭ zorgis pri konservo de societa havaĵo dum la unua mondmilito kaj registrado ĉe la estrantoj - germanoj kaj bolŝevikoj.

Post kiam en novembro 1918 la respubliko Latvio deklaris sian ŝtatan sendependecon, ekde la jaro 1920 la urban Esperanto-movadon aktive partoprenis Aŭgusto Krauze, Talivaldo Indra, K. Kacens, Edgars Grots, Antons Krastiņš, K. Leiŝkalns, Augusts Kazoks, A. Libers, Genadij Tupicin, fraŭlino R. Dvarionoviĉ, kaj (precipe kursgvidante) Kriŝjanis Strazds, Eduards Jaunvalks, N. Blumbergs, fraŭlino E. Balode, sinjorino M. Pirkst, Ints Ĉaĉe, Fr. Krogers (la lasta en unu kurso havis 100 kursanojn).

Pro enketo de Ligo de Nacioj, Latva Kleriga Ministerio en 1922 favore raportis pri Esperanto kaj en 1923 la ministro disponigis al Riga Esperanto-Societo senpagan ejon en Kastelo, ĉambroj de historia arĥivo, kie la societo kunvenadis ĝis 1930. Interna Ministerio subvenciis en 1923 Esperanto-kurson por fervojaj policanoj. Samjare estis registrita nova statuto, donanta pli da aglibero. Edgars Grots multe propagandis per gazetoj. La taggazeto „Latvijas Sargs“ presis Esperantan kurson.

La societo partoprenis en 1923 kaj 1924 en Riga Foiro-Ekspozicio, por kio klopodis Edgars Grots kaj Tālivaldis Indra. La foiro en 1924 eĉ presis Esperantan reklamilon. Riga Esperanto-Societo partoprenis en 1926 ankaŭ du radioekspoziciojn, organizis Tālivaldis Indra, kaj en 1932 en Latva Produktaĵekspozicio, organizis J. Kalninŝ (la standon oni premiis per rekonatesto).

En 1923 komenciĝis ankaŭ intensa interna vivo, kursoj, vesperbaloj. la 20-an de januaro 1923 unuafoje oni prezentis Esperantan teatraĵon Konvenaĵoj. Aktoris: K. kaj Tālivaldis Indra, fraŭlinoj M. Dzefzite, L. Berzin, sinjoro Ints Ĉaĉe. Samjare oni prezentis ankoraŭ unu teatraĵon, en 1929 Konvenaĵoj estis ripetitaj, en 1933 printempe estis luditaj du teatraĵoj.

En 1924 Riga Esperanto-Societo dissendis al ĉiuj lernejoj 2000 latvalingvajn propagandilojn de Kriŝjanis Strazds. En 1925 la societo ekeldonis sian organon Ondo de Daŭgava, monata revuo, kiu aperis ĝis 1935. En somero 1926 Antons Krastiņš unuafoje prelegis radie pri Esperanto, la 15-an de decembro 1929 prelegis Tālivaldis Indra, la 4-an de februaro 1932 Hugo Steiner (el Wien) pri Aŭstrio. En 1927 Riga Esperanto-Societo organizis la unuan Latvan Esperanto-Kongreson.

Jam en 1924 estis ellaborita projekto pri Latva Esperanto-Asocio. Ĉar la fondiĝantaj provincaj Esperanto-Societoj malemis partopreni la asocion, Riga Esperanto-Societo en 1928 ŝanĝis sian statuton tiel, ke ĝi sub nova nomo „Latva Esperanto-Societo“ rajtis akcepti kiel anojn ankaŭ Esperanto-societojn.

En 1929 registara oficiala eldono „Valdibas Vestnesis“ (Registara Kuriero) presis deklaracion pri neŭtraleco de Esperanto. Aŭtune 1929 Andreo Cseh gvidis grandskalan kurson por 130 partoprenantoj, inter ili 28 instruistoj. En l930 la societo kunvokis somere 1-an Baltlandan Esperanto-kongreson. En 1931 Latva Esperanto-Societo invitis por tri monatoj la faman hindan propagandiston Sinha Laksmiswar. Li faris 40 prelegojn por 7450 aŭskultantoj en Riga kaj provinco, prelegante 18-foje por lernantoj kaj 22-foje publike. En 1932 Latva Esperanto-Societo invitis dufoje Julio Baghy por kursgvidado. J. Kalninŝ malfermis Esperantan librejon.

En lernejoj tiam private instruadis A. Aizpurtis en Auksne ksj Genadij Tupicin en Rigo. La poŝta kaj telegrafa departemento korespondis en Esperanto kun ILEPTO.

Tuta nombro de esperantistoj en 1932 en Latvio: 1200 en Riga, 800 en provinco, sume 2000, inter ili organizitaj 300.

Organizoj

Latva Esperanto-Societo

Latva Esperanto-Societo (mallonge LatES) oficiale reprezentis neŭtralan Esperanto-movadon en Latvio. En 1928 ĝin reorganizis el Riga Esperanto-societo A. Kaĵoks, A. Krauze, T. Indra, E. Grots, A. Libers, N. Blumbergs. Anoj en 1932: 106+25 (en filio de Aloja). Budĝeto en 1932: 778 orfrankoj, el kio kotizoj 265, vesperbaloj 136; ĉefaj elspezoj: ejo 230, balvesperoj, kursoj. Fakoj: drama (J. Kalninŝ), propaganda (T. Indra). Kursoj ĝis 1929 havis nur kelkajn dekojn da vizitantoj, en 1929 A. Cseh gvidis kurson por 130 personoj, en 1932 J. Baghy tri kursojn por 220 kaj du daŭrigajn kursojn por 100. Biblioteko en 1932 enhavis 263 volumojn je 641 orfrankoj. El ili instruaj 46, historiaj 7, beletristikaj 112, sciencaj 20, diversaj 28, gazetkolektoj 50. Dum 1932 35 anoj legis 129 libron. Filio en Aloja havas 75 librojn.

La estraro de LatES en 1933:

  • prezidanto: A. Kraŭze
  • vicprezidanto: sinjorino E. Ziedinŝ
  • kasisto: V. Krievs
  • sekretario: fraŭlino R. Dvarionoviĉ
  • vicsekretario: H. Hazenfuss
  • bibliotekisto: J. Krievs
  • trezoristo E. Sedlenieks

Krome por informoj kaj propagando kunagis fraŭlino Ludmila Jevsejeva. Societa organo Ondo de Daŭgava ĝis 1932 estis mimeografata, de 1933 presata. Redaktis Augusts Kaĵoks, de 1932 Genadij Tupicin.

Lokaj societoj

  • Esperanto-societo de Liepaja estis fondita en 1925 de Eduards Jaŭnvalks. Ĝi vigle laboris ĝis 1929, kaj komence de la 1930-aj jaroj ree reviviĝis.
  • Esperanto-societo „Estonto“ estis fondita en 1929 de Rudolfs Ŝtamers en Liepaja. Li aranĝis multajn kursojn, propagandis per gazetartikoloj kaj klopodis ĝis oni alinomis en Lepaja straton „Esperantostrato“.
  • Esperanto-societo de Zemgalio, Jelgava, kiun fondis en 1924 Kriŝjanis Strazds, aranĝis en 1932 dufoje kurson de Julio Baghy.
  • Esperanto-societo de Ventspils, fondita en 1926 de Andrejs Pornieks, kiu ankaŭ gvidis kursojn de Esperanto.

Laborista movado

Latvia Laborista Esperanto-Societo en Riga fondiĝis en 1927 kaj estis fermita en 1929 pro aparteno al SAT. Baldaŭ fondiĝis Riga Laborista Esperanto-Societo, kiu eldonas monaton revuon Proleta Esperantisto. Ĉefa aganto estis A. Krastinŝ, kiu ankaŭ gvidis kursojn ĉe Popola Altlernejo.

Kongresoj

La 1-a Latva Esperanto-Kongreso okazis la 30-an kaj 31-an de oktobro 1927 en Riga (Kastelo). Prezidis A. Fridenbergs, partoprenis 62 personoj, 14 gastoj, 3 delegitoj el Estonujo kaj 5 el Litovujo. Decidoj: ĉiu e-isto aliĝu al UEA kaj al tiuj Esperanto-societoj, kiuj estas reprezentitaj en KR.

Unua Baltlanda Esperanta kongreso okazis de la 22-a ĝis la 24-a de junio 1930 en Riga (Kastelo). Prez. Indra, partoprenis 41 personoj, inter ili 6 estonoj, 8 svedoj. La kongreso rekomendis Esperanton al turismaj organizaĵoj kaj deziresprimis, ke esperantisto skribu proprajn nomojn nur per Esperantaj literoj.

Literaturo

Unuan aparteldonan vortaron latva-Esperanto verkis E. Ulmanis kaj E. Straŭbe, Jelgava 1925, iom malsukcesa. Ĝin sekvis pli ampleksa latva-Esperanta vortaro de T. Indra, Riga 1932 „Ileva“. En 1928 aperis latva Ĉefeĉ-ŝlosilo, tradukis T. Indra. En 1933 J. Kalninŝ aperigis la unuan pli ampleksan Esperanto-latvan vortaron.

El lernolibroj la unua estas R. Libeks, Riga 1889, ĝin sekvis en 1912 lernolibro de Peteris Kikauka kaj J. Elert. De ĝi presiĝis nur 16 paĝoj, ĉar eldona firmo bankrotis. Longan tempon oni uzis rusajn kaj germanajn lernilojn. En 1924 Strazds kaj Vilhelmo Bormanis aperigis pli modernan lernolibron kun aldonita Esperanto-latva vortareto. Ĝin baldaŭ sekvis Strazds, Kurso de Esperanto en 20 lekcioj (du eldonoj) kaj luksa lernolibro de I. Ĉaĉe.

La unua latvalingva propagandilo estas tiu laŭ Alfred Hermann Fried, eld. Riga 1904, ĝin sekvis en 1907 germanlingva libreto. En 1923 Kr. Strazds verkis pli efikan varbilon „Lingvo Internacia Esperanto“, kie estas ĉefe skizataj sukcesoj de Esperanto laŭ enketo de Ligo de Nacioj. Krome presiĝis kelkaj varbfolietoj, poŝtkarto.

El la beletristiko la unua estas novelo de J. Ioruks „Vakciniuja krono“, trad. P. Kikaŭ, Paris 1909. Li ankaŭ duontradukis grandan romanon de A. Niedra „En fumo de hakitejo“, sed dum mondmilito la manuskripto pereis. En 1933 aperis tragedio el latva lingvo Janis RainisAmo estas pli forta ol morto“, trad. I. Ĉaĉe, lukse eldonita kun ilustraĵoj. Ĝin antaŭmendis multaj latvaj eminentuloj, ankaŭ la respublika prezidanto Alberts Kviesis. En 1927 E. Jaŭnvalks tradukis latvajn popolajn kantojn, eldonitajn aparte. Kelkaj tradukaĵoj el latva lingvo (tradukis E. Jaŭnvalks, R. Ejhenbaŭms, A. Kaĵoks, fraŭlino E. Balode) aperis en Literatura Mondo kaj ankaŭ en „Ondo de Daŭgava“. La unua gazeto Esperantista estis „Riga Stelo“, Riga 1910-1911 (ruse kaj Esperante); en Liepaja en 1914 presiĝis ĉefe por bezonoj de la biblioteko de G. Davidov 200 ekzempleroj de „Latva Stelo“ nur numero 1 (en latva lingvo). De 1925 en Riga aperis „Ondo de Daŭgava“, organo de Latva ES (nur en E.)


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Alīda Zigmunde: Esperanto en Latvio (1889–1960) (arkiva versio)