Etnografia Muzeo de Ankaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etnografia Muzeo de Ankaro
Ankara Etnografya Müzesi
etnografia muzeo • konstruaĵo
Lando Turkio vd
Situo Ankaro
Posedanto Ministerio pri Kulturo kaj Turismo de Turkio vd
Estiĝo 1927
Koordinatoj 39° 55′ 58″ N, 32° 51′ 18″ O (mapo)39.93266832.854894Koordinatoj: 39° 55′ 58″ N, 32° 51′ 18″ O (mapo)
Etnografia Muzeo de Ankaro (Turkio)
Etnografia Muzeo de Ankaro (Turkio)
DEC
Etnografia Muzeo de Ankaro
Etnografia Muzeo de Ankaro
Situo de Etnografia Muzeo de Ankaro
Map
Etnografia Muzeo de Ankaro
Retpaĝo http://www.etnografyamuzesi.gov.tr/
vdr

La Ankara Etnografia Muzeo (turke Ankara Etnoğrafya Müzesi) estas dediĉita al la kulturoj de la tjurkaj popoloj kaj turka kulturo en Ankaro kaj kiu malfermiĝis en 1930.

La konstruaĵo estis dezajnita fare de arkitekto Arif Hikmet Koyunoğlu kaj konstruita inter 1925 kaj 1928. La muzeo provizore gastigis la sarkofagon de Mustafa Kemal Atatürk inter 1938 kaj 1953, dum la konstruperiodo de Anıtkabir, lia fina ripozejo.

Muzea konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo estis dizajnita fare de arkitekto Arif Hikmet Koyunoğlu kaj konstruita inter 1925 kaj 1928 sur Namazgah monteto (Namazgâh Tepesi) .  La etaĝomapo estas rektangula kun centra kupolhava rotondo. La muzeokonstruaĵo situas en Gündoğdu, Altındağ, kaj estis malfermita la 18-an de julio 1930  kun 1250 ekspoziciaĵoj akiritaj tiam, kovrante periodon ekde la 12-a jarcento. La unua direktoro estis Hâmit Zübeyir Koşay la 1-an de junio 1927. Antaŭ la muzeo troviĝas bronza surĉevala statuo de Atatürko de la itala skulptisto Pietro Canonica, starigita en 1927.

Deponejo de Kemal Ataturk[redakti | redakti fonton]

La muzeo ricevis specialan statuson post la morto de la fondinto de la ŝtato, Mustafa Kemal Atatürk, la 10-an de novembro 1938, kiam liaj restaĵoj estis translokigitaj de Istanbulo al Ankaro. Ŝtata entombigo okazis en Ankaro kaj la marmora sarkofago de Atatürk estis aranĝita en la korto de la muzeo, kie ĝi restis dum 15 jaroj ĝis ĝi estis transdonita al la speciale konstruita maŭzoleo Anıtkabir en 1953 [1]. Dum tiu tempo, ŝtatakceptoj por eksterlandaj delegacioj okazis tie kaj la sarkofago en la muzeo iĝis populara loko por viziti en Ankaro kiel nacia simbolo [2].

Kolektoj kaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

La kolektoj kaj ekspozicioj temigas turkan popolarton kun ceramiko, lignaĵoj, historiaj armiloj kaj kiraso, ĉiutagaj objektoj, teksado kaj tapiŝoj kun fokuso sur la lastaj 500 jaroj. Oni povas vidi kopion de tipa loĝinterno de la 17-a jarcento. La pli malnovaj artaj trezoroj inkluzivas: ligna trono de la selĝuka sultano Kai Chosrau la 3-a (de) de la 13-a jarcento [3].

En 2012, supozeble 1.500-jara aramea manuskripto de novtestamenta apokrifo (Evangelio laŭ Barnabaso) ) estis donacita al la muzeo, sed ĝia aĝo kaj aŭtenteco estas kritikindaj [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ankara'da Meclis önünde Katafalkta (20 Kasım 1938) (turke). K-Atatürk. Arkivita el la originalo je 2013-01-27. Alirita 2011-04-17.
  2. Atatürk'ün Naaşının Anıtkabir'e Nakli (turke). Atatürk Devrimleri. Arkivita el la originalo je 2011-05-09. Alirita 2011-04-17.
  3. Arşivlenmiş kopya (30 January 2016). Arkivita el la originalo je 31 January 2016. Alirita 30 January 2016.
  4. Michael Caspar: Wirbel um gefälschtes Barnabasevangelium.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]