Evolulando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Evoluanta lando)
Malhelverdaj, disvolviĝantaj ekonomioj laŭ IMF; helverdaj, disvolviĝantaj ekonomioj ekster atento de IMF; ruĝaj, laŭgradigintaj al industrilandoj; bluaj, sojlolandoj.

Evolulandoevoluiĝanta lando estas nomata ekonomie subevoluinta, triamonda lando ne industriiĝinta. La malo de evolulando estas industrilando.

Laŭ ĝenerala kompreno, evolulando estas lando, kiu havas – rilate sian ekonomian, socian kaj politikan evoluon aŭ dosvolvadon – relative malaltan staton. T.e., evolulandoj estas konsiderataj malriĉaj laŭ ĝenerala lingvouzo. Ĉu lando klasifikeblas kiel evolulando aŭ ne, dependas de la skalo, laŭ kiu la disvolvado de landoj estas mezurata (vidu la alineon evolulando#Komunaj trajtoj de evolulandoj).

Esprimo “evolulando”[redakti | redakti fonton]

La vorto devenas de la faklingvo kaj ĉiutaga lingvo de la disvolvopolitiko kaj estas ĝenerale akceptita. Ĝi baziĝas unuflanke sur relative malalta vortelekto, aliflanke sur nocia malprecizeco kaj ĝi estas kelkfoje ankaŭ sentata kiel eŭfemismo.

Ĝenerale akceptita difino de la esprimo evolulando - malgraŭ diversaj provoj - ne ekzistas.

Ĝenerala lingvouzo[redakti | redakti fonton]

Bazaj konceptoj[redakti | redakti fonton]

Por la termino “evolulando” ekzistas pluraj sinonimoj, kiel “disvolvolandoj”, “tria mondo” aŭ “kvara mondo”. Tiuj terminoj estas - same kiel “evolulando” - parte kontestataj kaj rifuzataj de iuj fakuloj. Kritikantoj de la esprimo “evolulando” argumentas ekzemple ke tio sugestas ion kio en realo kelkfoje tute ne okazas: nome evoluo. Unu el la plej prominentaj kritikantoj de tiu esprimo estas la sveda ekonomikisto Gunnar Myrdal. Ankaŭ la komunlingva esprimo "malsatlando" estas foje uzata de komunikiloj por drastigi raporton pri malsatkrizoj en evolulandoj, sen ke tiu esprimo povu baziĝi sur difino.

Ne plu uzataj estas la esprimoj “subevoluintaj landoj”, “neprogresintaj landoj” aŭ “neevoluintaj landoj”. Tiuj esprimoj aperis unue en la UN-programo de 1949, sed estas forte valorligitaj kaj povas esti sentataj de la loĝantoj de la koncernaj landoj kiel ofendaj. Pro tio ili ne estas plu uzataj de la Unuiĝinta Naciaro kaj de la Monda Banko. En kelkaj evolulandoj tamen tiaj esprimoj estas intence uzataj por emfazi la misan staton kaj por eviti eŭfemismojn. [1]

Internaciaj kaj naciaj lingvonormigo[redakti | redakti fonton]

Internacie ne ekzistas klara lingvonormo. Tiel oni ekzemple, sekve al Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 1971, distingis la malplej evoluintajn landojn (angle Least Developed Countries (LLDC)) disde la malpli evoluintaj landoj (angle Less Developed Countries (LDC)). Sed ne ĉiuj UN-organizoj distingas tiujn du grupojn.

La Svisa Direktejo pri Disvolvado kaj Kunlaborado (DEZA, laŭ la germana) evitas la esprimon “evolulando” favore al la termino “partnerlandoj”.

La esprimo Nordo-Sudo kaj Okcidento[redakti | redakti fonton]

La esrpimo “Nordo-Sudo” estas pli kaj pli uzata de la evolulandoj mem. Ankaŭ la esprimo “Nord-Sud-rilatoj” estas pli kaj pli uzata anstataŭ la esprimo “disvolvopolitiko”. Ekzemple la germana Federacia Ministrejo pri Ekonomia Kulaborado kaj Disvolvado uzas tiun esprimon. Ĝi estas grandparte valorvaka, ĉar ĝi esprimas geografian situon, eĉ se evolulandoj ne troviĝas nepre sur la suda hemisfero. La samo validas reciproke por la esprimo Nordo. La esprimo Okcidento kiel sinonimo por riĉaj landoj estas geografie same malpreciza; krome ĝi estas relikto el la epoko de la malvarma milito.

Industrilandoj kaj neindustriaj landoj[redakti | redakti fonton]

Per “industrilandoj” oni provas distingi industriiĝintajn ŝtatojn disde evolulandoj, kiuj strebas al tiu stato. La historia industriigo de Eŭropo tamen ne kompareblas kun la procezoj kiuj nuntempe okazas en la evolulandoj. Krome stariĝas la problemo de atribuado al la industriigitaj eksaj socialismaj landoj. Laŭ la senco, tiujn landojn celatajn per industrilandoj oni devus nuntempe nomi “servolandoj”, se konsideri la parton de la industri- respektive servo-sektoro en la malneta nacia enspezo.

La termino Tria Mondo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tria Mondo.

La nocio “Tria Mondo” devenas el la 1950-aj jaroj kaj estis unue politike stampita. Ĝi difinis la senaliancajn ŝtatojn, kiuj ne volis esti ideologie influataj de la malvarma milito.

Jam antaŭ la fino de la Orient-Okcident-konflikto, pli precize komence de la 1980-aj jaroj, oni postulis rezigni la terminon “Tria Mondo”. Ulrich Menzel pravigis kaj priargumentis tiun postulon en la jaro 1992 en sia libro “Fino de la Tria Mondo” (orig.: “Ende der Dritten Welt”) per la tezo, ke la Dua Mondo malaperis, kaj ke per tio jam ne povas ekzisti Tria Mondo. Multaj iamaj “Triamondo-grupoj” laŭ tio alinomis sin “Unumondo-grupoj”.

En oficiala lingvouzo la esprimo “Tria Mondo” estas nuntempe jam apenaŭ uzata. Tamen en la ĉiutaga lingvo la esprimo estas daŭre uzata.

Riĉa kaj malriĉa[redakti | redakti fonton]

La terminoj “riĉa” kaj “malriĉa” difinas nur nesufiĉe la evolustaton de lando. Ili estas pli ofte aplikataj lige kun posedaĵo de unuopaj personoj. Tiel, malriĉeco troviĝas ankaŭ en landoj kun alta averaĝa enspezo (ekzemple en GermanioSvislando kaj riĉeco en evolulandoj (ekzemple en la petroleksportaj landoj).

Strukturaj problemoj de la evolulandoj kaj iliaj kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa artikolo: Disvolvoteorio, Disvolvopolitiko

Strukturaj problemoj efikas ĝenerale tra pli longa tempo kaj esprimas sin per retiĝo de certaj fenomenoj. Per strukturoj estas celataj bazaj elementoj kaj efiko-kuntekstoj, kiuj forte influas internajn okazaĵojn kaj reagmanierojn de sistemo.

Ĝenerale strukturajn problemojn de evolulandoj kaŭzas plej diversaj faktoroj. Por la kaŭzoj de tiuj strukturaj problemoj kaj por la relative malalta evolunivelo en la koncernaj landoj ekzistas multaj evoluteorioj. La plej multaj teorioj ĉe tio pli forte emfazas aŭ la endogenajn (do kaŭzitajn de la koncerna lando mem) aŭ la eksogenajn (ekstere kaŭzitajn) faktorojn. Celo de la disvolvopolitiko estas forigi tiujn strukturajn problemojn.

Strukturaj problemoj kaj ties efikokuntekstoj[redakti | redakti fonton]

Tipa por la evolulandoj estas la ofte nesufiĉa kapablo provizi la propran loĝantaron per vivnecesaj havaĵoj kaj servoj; alivorte: ebligi al ĝi homdignan vivon. En tiu kunteksto ekzemple la Monda Banko pruvis, ke la plej multaj latinamerikaj ŝtatoj jam per malgrava redistribuado de la tie disponebla riĉaĵo kapablus superi la amasan malriĉecon. Tie do temas ne pri produktproblemo, sed pri politika strukturproblemo.

Sed strukturaj problemoj ne estas nepre politikaj, sed povas ekzisti ankaŭ en aliaj kampoj (ekonomio, socio, medio ktp.). Tiel la subprovizo de la loĝantaro kondukas al malriĉeco, malsato kaj per tio al pli malalta produktivo. Tio sekvigas ankoraŭ pli malbonan provizo-situacion. Kronika subnutrado krome malhelpas (ĉefe ĉe infanoj la mensan kaj korpan evoluon. Per tio limiĝas la kapablo, per kreivoproduktivo plibonigi sian propran situacion, so evolui (aŭ disvolviĝi).

Alia struktura problemo estas la diskriminacio de virinoj, kio en la lastaj jaroj estas pli kaj pli rimarkita kiel baza kaŭzo de la problemoj de la evolulandoj.

Samgrave povas efiki rapida kreskado de loĝantaro sur jam ekzistantaj evoluproblemoj. Kiam ekonomia kresko jam ne povas paŝi sammezure kun la kresko de la loĝantaro, tiam sekvas ekzemple en urboj estiĝo de ladurbaĉoj kaj senlaboreco, kaj en kampara medio nutriĝproblemoj kaj maltaŭga teruzado (kune kun gravaj ekologiaj damaĝoj).

Efikoj de la petrolkrizo de 1973 sur la evolulandoj[redakti | redakti fonton]

La petrolkrizo de 1973 kondukis al prezeksplodo de petrolo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Moduloj pri mondaj problemoj el malsamaj vidpunktoj : Arkivigite je 2018-04-10 per la retarkivo Wayback Machine evoluado[rompita ligilo]

Rreferencoj[redakti | redakti fonton]