Fajrgorĝa parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fajrgorĝa parulio
Fajrgorĝa parulio
Fajrgorĝa parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Parula
Specio: 'P. gutturalis'
Parula gutturalis
(Cabanis, 1861)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Desegnaĵo de Parula gutturalis (Oreothlypis gutturalis) publikigita en la jaro 1902 en: Biologia Centrali-Americana. Ĝia aŭtoro estas la nederlanda birdoilustristo John Gerrard Keulemans

La Fajrgorĝa parulio, Parula gutturalis, estas malgranda birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj de ties tipa genro nome Parulioj kiuj estas malgrandaj birdoj kiuj havas flavajn, oranĝajn aŭ ruĝajn gorĝojn. Ĝi foje estas tamen lokata en la genro Vermivora.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas de loĝantaj birdoj kun teritorio limigita al la montoj de Kostariko kaj okcidenta Panamo, kie ili loĝas en kanopeo, arbarbordoj kaj klarejoj kun arboj tipe el 2100 m supermarnivele al arbolimo. Ĉe la deklivaro al Karibo dum la humida sezono ili povas loĝi tiom malalte kiom ĝis 1400 m.

La profunda tasforma nesto, ĉiam ŝirmita pere de epifitojmuskoj, estas konstruata malalte en arbo ĝis 21 cm aŭ en malalta terbordo. La ino demetas du blankajn ovojn inter marto kaj majo.

La Fajrgorĝa parulio manĝas raŭpojn, insektojn kaj araneojn plukitajn el la foliaro per akrapinta beko aktive kaj akrobate; foje elplukas berojn. Ĝi estas teritoria dum reproduktado, sed ili kuniĝas al manĝantaroj de insektovoraj birdoj dum aliaj epokoj. Same junuloj ariĝas. Dum pluva sezono estas aroj de ĝis 30 individuoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo de Fajrgorĝa parulio estas 12 cm longa kaj pezas 10 g. Ĝi havas ardezgrizajn suprajn partojn, kun nigra koloro en supra dorso (tre rimarkinde), bridoj kaj ĉirkaŭokule. Ĝi havas vermiljonajn gorĝon kaj bruston kiuj kontrastas kun la blankeca al helgrizeca ventro. Tiu estas la plej karaktera eco kaj nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie gutturalis aludas al la gorĝo. Ambaŭ seksoj estas preskaŭ identaj, sed la nigra masko estas pli etenda ĉe la masklo. Junuloj estas pli brunaj supre, pli senkoloraj sube kaj havas nefortan sablokolorajn okulstrion kaj flugilstriojn.

La alvoko de tiu parulio estas akra ĉit. La kanto estas zumanta pi pipipipi ŝŭaaaa.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĵusaj genetikaj analizoj sugestas movi tiun specion al genro Vermivora (Lovette, I. J., kaj E. Bermingham, 2001).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Lovette, I. J., and E. Bermingham. (2002) WHAT IS A WOOD-WARBLER? MOLECULAR CHARACTERIZATION OF A MONOPHYLETIC PARULIDAE. Auk. vol. 119 no 3. p. 695–714.
  • Price, Jessica. (2006) Gauging the Ecological Health of a Costa Rican Cloud Forest: Birds as Bio-Indicators. Eukaryon, vol 2, p. 104-109.