Fajrkrona parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fajrkrona parulio
Fajrkrona parulio
Fajrkrona parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Basileuterus
Specio: 'B. coronatus'
Basileuterus coronatus
(Tschudi, 1844)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Fajrkrona parulio (Basileuterus coronatus) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.

Ĝi troviĝas en Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Ĝi estas specio kun olivverdecaj supraj partoj kaj blankecaj al flavecaj subaj partoj, dum la kapo estas griza kiel proksimaj parencoj Blankabrida parulio kaj Grizbrusta parulio, sed diference de tiuj, la Fajrkrona parulio montras rimarkindan kapobildon kun du nigrecaj strioj unu traokula kaj alia supre inter kiuj estas larĝa griza superokula zono, dum inter la ambaŭflankaj supraj strioj estas tre oranĝeca kronostrio, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie coronatus signifas simple “kun krono”. La kruroj estas rozkoloraj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]