Famke Janssen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Famke Janssen
Famke Janssen dum la WonderCon en marto 2013
Famke Janssen dum la WonderCon en marto 2013
Naskonomo Famke Beumer
Naskiĝo la 5-an de novembro 1964(nun 1964-11-05)
en Amstelveen Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Aktivaj jaroj 1992-nuntempe
Edz(in)o Kip Williams
Karakteriza(j) rolo(j) Xenia Onatopp
Pluaj premioj Saturn-premio por plejbona akcesora aktorino 2007
v  d  r
Information icon.svg
Famke Janssen

Famke JANSSEN (la 5-an de novembro 1964(nun 1964-11-05) (54‑jara)) estas nederlanda filmaktorino. Ŝi finatingis mondan publikan atenton per sia rolo kiel Xenia Onatopp, la virino kiu povis mortigi per siaj femuroj, en la Bondfilmo GoldenEye.

Famke Janssen naskiĝis kiel Famke Beumer en Amstelveen. Ŝi estas la fratino de aktorino Antoinette Beumer kaj filmreĝisorino Marjolein Beumer. En 1984 ŝi transloĝiĝis al Usono, kie ŝi komencis profesian karieron kiel modelo ĉe Yves Saint Laurent. Ŝi studis literaturon je la Universitato de Kolumbio, post kio ŝi foriris al Losanĝeleso. Ŝi ludis en televidserioj kiel Melrose Place kaj Star Trek: The Next Generation. En 1992 ŝi debutis en la filmdramo Fathers and Sons.

En 1995 Famke Janssen atingis publikan atenton pro sia rolo en GoldenEye, kun Pierce Brosnan. Post tio ŝi rolis inter aliaj en The Gingerbread Man de Robert Altman, Celebrity de Woody Allen, The Faculty de Robert Rodriguez kaj Rounders, kun Matt Damon kaj Edward Norton. En 2000 ŝi ludis en Love & Sex kun Jon Favreau kaj en X-Men kiel Dr. Jean Grey. Du jarojn pliposte ŝi ludis en la daŭrigo X2. Ŝi ankaŭ havis gravan gastrolon en Ally McBeal.

Famke Janssen estis de 1995 ĝis 2000 edzino de filmreĝisoro Tod Williams.

Ŝi estas vegetaranino kaj volas fariĝi veganino.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo
1992 Fathers & Sons Kyle Christian
1994 Relentless IV: Ashes to Ashes Dr. Sara Lee Jaffee
1995 Lord of Illusions Dorothea Swann
1995 GoldenEye Xenia Onatopp
1996 Dead Girl Treasure
1997 City of Industry Rachel Montana
1998 Monument Ave. Katy O'Connor
1998 The Gingerbread Man Leeanne Magruder
1998 Deep Rising Trillian St. James
1998 RPM Claudia Haggs
1998 Rounders Petra
1998 Celebrity Bonnie
1998 The Adventures of Sebastian Cole Fiona
1998 The Faculty Miss Elizabeth Burke
1999 House on Haunted Hill Evelyn Stockard-Price
2000 Love & Sex Kate Welles
2000 Circus Lily Garfield
2000 X-Men (filmo) Jean Grey
2001 Made Jessica
2001 Don't Say a Word Agatha "Aggie" Conrad
2002 I Spy Rachel Wright
2003 X2 Jean Grey
2004 Eulogy Judy Arnolds
2005 Hide and Seek Dr. Katherine Carson
2006 X-Men: The Last Stand Jean Grey/Phoenix
2006 The Treatment Allegra Marshall
2007 The Ten Gretchen Reigert
2007 Turn the River Kailey Sullivan
2008 The Wackness Kristen Squires
2008 Taken Lenore "Lenny" Mills
2008 100 Feet Marnie Watson
2010 The Chameleon Jennifer Johnson
2011 Down the Shore Mary Reed
2012 Taken 2 Lenore "Lenny" Mills
2013 Hansel and Gretel: Witch Hunters Muriel
2013 The Wolverine Jean Grey
2013 The Being Experience N/A
2014 A Fighting Man Diane Schuler
2014 Unity Parolisto (voĉo)
2014 X-Men: Days of Future Past Jean Grey
2015 Taken 3 Lenore "Lenny" Mills
2015 Jack of the Red Hearts Kay
2017 The Show Ilana Katz
2017 All I Wish Vanessa
2017 Once Upon a Time in Venice Katey Ford
2018 Status Update Katherine Alden
2018 Bayou Caviar Nic
2018 Asher Sophie
2019 The Poison Rose Jayne Hunt
TBA Primal TBA
TBA The Postcard Killings Valerie Kanon
TBA Endless TBA

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]