Federacio Cinologia Internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacio Cinologia Internacia
emblemo
organizaĵo • katalogo
Komenco 22-a de majo 1911
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Thuin, Belgio
Fondinto(j) GermanioAŭstrioFrancioBelgioNederlando vd
Retejo http://www.fci.be/es/, http://www.fci.be/de/, http://www.fci.be/fr/ Oficiala retejo
vdr

La Federacio Cinologia Internacia (france: Féderation cynologique internationale, FCI) estas prihunda internacia asocio, kun senprofitcela statuso laŭ la belga juro, kies ĉefsidejo troviĝas en la belga urbo Thuin.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Federacio Cinologia Internacia estis kreita la 22-an de majo 1911 kun la celo kuraĝigi kaj protekti la cinologion kaj la hundojn de pura raso per ĉiuj rimedoj juĝitaj dezireblaj. La fondintaj landoj estis la jenaj:

  • Germanio (Kartell für das Deutsche Hundewesen und Die Delegierten Kommission)
  • Aŭstrio (Osterreichischer Kynologenverband)
  • Belgio (Société Royale Saint-Hubert)
  • Francio (Société centrale canine) kaj
  • Nederlando (Raad van Beheer op Kynologisch Gebied in Nederland).

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Sin proklamante esti la «Tutmonda Hunda Organizo», ĝi konsistas el 94 landaj asocioj kaj partneroj sub kontrakto (nur po unu por ĉiu lando) kiuj emisias ĉiujn siajn genealogi-registrojn (fr. pedigrees) kaj formas siajn juĝistojn. La FCI garantias la reciprokan rekonon de la juĝistoj kaj de la genealogi-registroj en la sino de ĝiaj aliĝintaj landaj asocioj. Krome, estas interkonsentoj kun aliaj grandaj organizaĵoj kiel la Kennel Club (KC), nome la plej granda brita prihunda klubo kaj la American Kennel Club (AKC), kiuj garantias reciprokan agnoskon inter tiuj ĉi organizaĵoj.

Laborlingvoj[redakti | redakti fonton]

La FCI komunikas kun siaj membroj per unu el lia kvar laborlingvoj kiuj estas la franca, la angla, la germana kaj la hispana. Ĝi mem prizorgas la tradukon al tiuj lingvoj de la regularoj kaj rasnormoj proponitaj de ĝiaj membroj. Liaj titoloj de la internacia ĉampiono, kiuj estas liveritaj senpage post kompilo de la rezultoj, estas redaktitaj en la franca.

Delegado de la taskoj[redakti | redakti fonton]

La FCI delegas al siaj membroj librotenadon de la respektivaj devenoj (LOF, LOSH, LOS, LOL, ...). La membroj estas ankaŭ respondecaj de iliaj naciaj rasoj, por kiuj ili starigas la normon kaj la bredado-direktivojn. Ili organizas la diversajn naciajn konkursojn, ĉiu laŭ siaj propraj reguloj. Por ĉiu lando, la FCI atribuas la rajton organizi ĉiujare certan nombron de internaciaj konkursoj, ĉi tiuj estante ĝenerale kombinitaj kun nacia konkurso. Fine, ĉiu membro kapabla plenigi la sarĝo-kajeron povos potuli al la organizanto de la supernaciaj konkursoj (po unu por ĉiu jaro, per disciplino kaj per geografia sekcio), eĉ unu el la tutmondaj konkursoj (po unu por jaro kaj per disciplino).

Klasifikado de la hundrasoj[redakti | redakti fonton]

Grupo 1 - Ŝafhundoj (escepte de svisaj ŝafhundoj), paŝtistohundoj kaj brutarpelaj aŭ bovistaj hundoj (diference de ŝafhundoj) Grupo 2

- Pinĉero ('Pïncher' / mordanta) kaj Ŝnaŭcer (de:Schnauzer)

- Molosoidoj aŭ hundegoj (it : Molosso) kaj svisaj montarhundoj kaj brutarhundoj.

  • Sekcio 1: Pinĉero kaj Schnauzer
  • Sekcio 2: Moloso-hundoj
  • Sekcio 3: Montar- hundoj kaj svisaj bovohundoj.
  • Sekcio 4: Aliaj rasoj (neniu raso enkludita)
Grupo 3 - Terhundoj (terieroj)
  • Sekcio 1: Mezegrandaj kaj grandaj terhundoj.
  • Sekcio 2: Malgrandaj terhundoj.
  • Sekcio 3: Terhundoj de tipo franca buldogo.
  • Sekcio 4: Terhundoj por akompanaj celoj (->Societaj rasoj)
Grupo 4 - Melhundoj (germana : Dachshund) (tekelhundoj, vertragoj) Sekcio 1 : Melhundoj

(tekelhundoj, vertragoj)

Grupo 5 - Spitz (ŝpico-hundoj) kaj kaj t.n. rasoj primitivaj (sledhundoj). Grupo 6 - Spurohundoj (en : scent hound), sangohundoj

kaj similaj rasoj.


Sekcio 3 :

Similaj rasoj

Grupo 7 - Halthundoj (angla : setter) kaj similaj rasoj.
  • Sekcio 1: Kontinentaj halthundoj.
  • Sekcio 2: Anglaj kaj irlandaj halthundoj.
Grupo 8

- Retriever ĉashundoj

- Reporthundoj (de : Stöberhund)-ĉashundoj

- Akvohundoj (en: waterdog).

  • Sekcio 1: Retriever
  • Sekcio 2: Reporthundoj
  • Sekcio 3: Akvohundoj.
Grupo 9 - Societaj rasoj (germana : Begleithund) kaj dorlothundoj. Grupo 10 - Leporhundoj (levreloj, vertragoj)
  • Sekcio 1: Leporhundoj kun longa kaj ond-ema pelto.
  • Sekcio 2: Leporhundoj kun malmola pelto.
  • Sekcio 3: Leporhundoj kun mallonga pelto.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la franclingva artikolo en Vikipedio je la 9-a de aprilo 2018.