Ferdinand von Lindemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ferdinand von Lindemann
Carl Louis Ferdinand von Lindemann.jpg
Persona informo
Naskonomo Carl Louis Ferdinand [#]
Naskiĝo 12-an de aprilo 1852 (1852-04-12)
en Hanovro
Morto 6-an de marto 1939 (1939-03-06) (86-jara)
en Munkeno
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno [#]
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Germana FederacioGermanio [#]
Alma mater Universitato de GöttingenMunkena universitatoUniversitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo [#]
Profesio
Profesio matematikisto • universitata profesoro [#]
Laborkampo nombroteorio [#]
Honorigoj Maksimiliano-Ordeno [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Carl Louis Ferdinand von LINDEMANN (12a de aprilo, 1852 – 6a de marto, 1939) estis germana matematikisto, fama pro sia pruvo, publikigita en 1882, ke π (pi) estas transcenda nombro, kun signifo, ke ĝi ne estas radiko de ajna polinomo kun racionalaj koeficientoj.

Li studis matematikon en Gotingeno, Erlangeno kaj Munkeno. En Erlangeno li doktoriĝis, kontrolita de Felix Klein,[1] pri ne-Eŭklida geometrio. Lindemann poste instruis en Würzburg kaj en la Universitato de Freiburg. Dum sia restado en Freiburg, Lindemann skizis sian pruvon ke π estas transcenda nombro. Post tiu restado en Freiburg, Lindemann transiris al la Universitato de Königsberg. Dum profesoreco en Königsberg, Lindemann agadis kiel superrigardinto por la doktorigaj disertacioj de matematikistoj David Hilbert, Hermann Minkowski kaj Arnold Sommerfeld.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ferdinand von Lindemann en Mathematics Genealogy Project Alirita la 30an de oktobro 2019.