Filipo la 2-a de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
7-a duko Filipo la 2-a de Savojo

Filipo la 2-a de Savojo kromnomita "Senlanda" (france : Philippe II "Sans Terre" de Savoie kaj itale : Filippo II "Senza Terra" di Savoia) naskiĝis en la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj Ŝamberio (Chambéry) je la 5-a de februaro 1438 kaj mortis en la sama urbo je la 7-a de novembro 1497.

Li estis la filo de la 2-a duko Ludoviko la 1-a de Savojo (1413-1465) kaj de lia edzino Anno de Luzinjano (princino de Kipro 1419-1462).

Li estis senjoro de Bugey (Buĵe) de 1465 ĝis1496. Kiam mortis seninfana lia pranevo la 6-a duko Karlo la 2-a de Savojo en 1496, li fariĝis la 7-a duko de Savojo, reĝo de Kipro kaj de Jerusalemo, princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio (Maurienne), de Nico, de Breso (Bresse).

Li dufoje edziĝis.

Unue en Moulins je la 6-a de aprilo 1472 kun Margareto de Burbono (1438-1483), kiu naskis al li tri gefilojn :

Poste je la 11-a de novembro 1485 kun Klaŭdino de Broso (grafino de Penthievre 1450-1513), kiu naskis al li ses gefilojn :

Li ankaŭ havis plurajn amorantinojn…

S-ino Libera Portineri naskis al li tri nelegitimajn gefilojn :

S-ino Bona di Romagnano naskis al li kvin nelegitimajn gefilojn :

Komence, li ribelis kontraŭ sia patro sed malvenkis, kaj pro la peto de lia patro la franca reĝo Ludoviko la 11-a enprizonigis lin en la kastelo de Loches de 1464 ĝis 1466. Post sia liberigo, li alianciĝis kun la duko de Burgonjo Karlo la Brava kontraŭ la franca reĝo Ludoviko la 11-a, kiu tamen poste fariĝis lia amiko. Li instaliĝis ĉe Pont d’Ain en Bresse kaj fariĝis unu el la plej gravaj opoziciantoj al la dukoj kaj al la regentinoj de Savojo, ĝis kiam li heredis la Domestron de Savojo en 1496. Sed li regis nur dum tro mallonga tempo por firmigi la dukan aŭtoritecon kontraŭ la ribelemaj nobeloj kaj decidi ĉu la duklando alianciĝos dum la Militoj de Italio kun la franca reĝo Karlo la 8-a aŭ kun la Imperiestro de la Sankta Romia Imperio, Venecio kaj Milano.

Li foriris en 1497 el Torino al Ŝamberio por morti en sia kara Savojo. Li mortis je la 7-a de novembro 1497 tuj post lia alveno kaj estas entombigita en la Abatejo de Hautecombe sed lia koro estas en Lémenc.

 

Blazono de Savojo ekde Tomaso la 1-a
Antaŭe:Duko de SavojoPoste:
Karlo la 2-a1496-1497Filiberto la 2-a

Eksteraj Ligiloj

greke Arkivejoj de Savojo en la franca lingvo greke Genealogio de la savoja dinastio