Bucheggberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flüeli (Bucheggberg))
Bucheggberg
Rigardo de Bucheggberg al Biezwil.
En la malantaŭo videblas la Ĵuraso
monto
Alteco 673 m
Situo Svislando: Kantonoj Berno kaj Soloturno
Montaro Svisa Mezlando
Geografia situo CH1903: 599008 / 220014 (mapo)47.1311111111117.4255555555555Koordinatoj: 47° 8′ N, 7° 26′ O; CH1903: 599008 / 220014 (mapo) f4
Bucheggberg (Soloturno)
Bucheggberg (Soloturno)
DEC
Bucheggberg
Bucheggberg
Situo de Bucheggberg
Bucheggberg (Svislando)
Bucheggberg (Svislando)
DEC
Bucheggberg
Bucheggberg
Situo de Bucheggberg
Map
Bucheggberg
vdr

Bucheggberg (en la alemana lingvo Buechibärg) estas malalta montoĉeno en la Svisa Mezlando en la kantonoj Soloturno kaj Berno.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto de la montareto kongruas praktike kun la teritorio de la distrikto Bucheggberg, al kiu la montoĉeno donas sian nomon. Ĝia plej alta pinto Flüeli situas norde de la komunumo Biezwil kaj atingas altecon de 673 m s.m. La montoĉeno etendiĝos de la bordo de la rivero Aro okcidente de Lüsslingen sudokcidenten ĝis norde de Lyss. Ĝian nordorientan kaj nordan limon formas la rivero Aro, ĝan sudokcidentan limon la rivero Limpach. En sudoriento la limon formas la Malnova Aro.

Krom Flüeli pintoj estas Hubel (654 m s.m.), Horad (657 m s.m.), Chalgen (660 m s.m.) kaj Schöniberg (654 m s.m.).

Geologio[redakti | redakti fonton]

La montaro konsistas plejparte el terciaraj molasosedimentoj, kiuj estis alportitaj de la alpaj riveroj antaŭ 22 ĝis 30 milionoj da jaroj kaj tiam denove per riveroj elfositaj. Dum la glaciepoko la Rodanglaĉero kaj la Arglaĉero modelis la kamparon.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Bucheggberg estas kovrita de malgrandaj kamparaj setlejoj kaj restis agrikultura regiono maldense loĝata.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fervojlinio pasas nur en nordokcidento, temas pri la fervojlinio de Soloturno al Zollikofen. En nordo estas aliro al la nacia aŭtoŝoseo A5. La vilaĝoj en la montaro mem estas konektitaj nur per flankaj stratoj kaj atingeblas per diversaj lokaj bus- kaj poŝtaŭtolinioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la regiono de Bucheggberg jam en la ŝtonepoko setlis homoj, kaj estis faritaj ankaŭ diversaj trovaĵoj el la romia epoko. La nomo aperas unuan fojon en dokumento de la jaro 1175 kiel Boucecca. En mezepoko la regiono estis regita de la Grafoj de Buchegg, kies regejo estis parto de la kampargrafejo Burgonjo. En la jaro 1391 la regejo Buchegg estis akirita de la urbo Soloturno, kiu ĝin transformis al la voktejo Bucheggberg. Ĝis la Helveta Revolucio la malalta jurisdikcio estis ĉe Soloturno, dum la alta jurisdikcio troviĝis ĉe la berna kampartribunalo en Zollikofen. Dum la tempo de la Helveta Respubliko la regiono apartenis parte al la tiama distrikto Biberist, ek de la jaro 1803 ekzistas la hodiaŭa distrikto Bucheggberg, kiu grandparte kongruas kun la teritorio de la montoĉeno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]