Saltu al enhavo

Flavaflugila kasiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flavaflugila kaciko)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavaflugila kasiko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Cassiculus
Specio: C. melanicterus
Cassiculus melanicterus
(Bonaparte, 1825)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Flavaflugila kasiko[1] (Cassiculus melanicterus), ankaŭ nomata flavaflugila kacikoMeksika kaciko, estas specio de paseroformaj birdoj de la familio de Ikteredoj, kiu laŭ nuna sistematiko apartenas al monotipa genro Cassiculus, iom izolita en la familio. Dum longa tempo oni apartenigis ĝin al la genro de kacikoj, kiuj estas aspekte tre similaj nigraj birdoj kun flavaj aŭ ruĝaj markoj kaj bluaj okuloj, sed post DNA-esploroj decidis fari ĝin aparta genro.[2][3]

Ĝi troviĝas apenaŭ en Gvatemalo kaj ĉefe kiel endemio en Meksiko en malaltaj teroj de la deklivaro de Pacifiko el suda Sonora al Chiapas. De tiu regiono devenas la alternativa komuna nomo.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj. Sed ankaŭ ĉe kultivejoj kaj loĝataj areoj.

Ĝi estas simila al la Montokaciko, al la Orflugila kaciko kaj ankaŭ al Flavpuga kaciko. Ĝi estas 17,5-3,30 cm longa. Temas pri specio kun seksa duformismo. La masklo estas svelta birdo kun helbluflaveca beko. La korpo estas brile nigra supre kaj prezentas brilflavajn flugilstrion (de tio devenas la komuna nomo), pugon, subvoston kaj multe de la vosto. De la kombino de ambaŭ koloroj flava kaj nigra, krome kutima en la genro, devenas la latina scienca nomo melanicterus kiu ankaŭ kombinas du radikojn el la antikva greka kiuj signifas respektive “nigra” kaj “flava”. Ĉefa diferencilo de similaj specioj estas tre elstaraj (sed ne kontrastaj) nigraj plumoj en malantaŭa krono kiuj funkcias kiel kresto pendanta super la nuko. La ino estas malhelbruna kun pli malhelaj beko kaj okuloj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ornitologia taksonomio surbaze la listo de AviList kun Esperantaj nomoj far Alain Gerard
  2. (1998) Check-list of North American Birds, 7‑a eldono, Washington, D.C.: American Ornithologists' Union, p. 657.
  3. R. Terry Chesser, Richard C. Banks, Carla Cicero, Jon L. Dunn, Andrew W. Kratter, Irby J. Lovette, Adolfo G. Navarro-Sigüebzam, Pamela C. Rasmussen, J. V. Remsen, Jr., James D. Rising, Douglas F. Stotz, and Kevin Winker. "Fifty-fifth supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds". The Auk 2014, vol. 131(4):CSiûCSxv retrieved April 8, 2023

Literaturo

[redakti | redakti fonton]